Kiko Veneno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiko Veneno
Persona informo
Naskonomo José María López Sanfeliu
Naskiĝo 3-an de aprilo 1952 (1952-04-03) (72-jaraĝa)
en Figueres
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo komponistokantisto
TTT
Retejo http://www.kikoveneno.net
vdr

José María López Sanfeliu (Figueres, Provinco Ĝirono, 3a de aprilo 1952), plej ofte konata kiel Kiko Veneno, estas hispana muzikisto.​[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

June li veturis tra Eŭropo kaj Usono, kie li konis koncertojn de artistoj kiuj influos lin, kiel Frank Zappa kaj Bob Dylan. Kun la fratoj Rafael kaj Raimundo Amador, li formis la grupon Veneno. En 1977 ili publikigis la samnoman albumon produktitan de Ricardo Pachón. Kvankam ĝi ne estis tre sukcesa tiam, ĝi estas konsiderata nun disko fundamenta por la hispana nuntempa muziko.[2][3][4]

En 1979 li kunlaboris en la disko La Leyenda del Tiempo de Camarón de la Isla. La kontribuo de la junaj Veneno en la fina rezulto de tiu disko iĝis ŝlosila. Kiko estas fame rekonata kiel aŭtoro de tre populara kanto Volando voy,[5] sed li partoprenis ankaŭ en aliaj kantoj de la disko: Mi niña se fue a la mar (vortumado de Federico García Lorca / muziko: R. Pachón kaj Kiko Veneno), Viejo Mundo (vortumado de Omar Ĥajam / muziko de Kiko Veneno) kaj Homenaje a Federico (vortumado de F. G. Lorca / muziko de R. Pachón kaj Kiko Veneno).

En 1982, dum la nomita Madrida "Movida", li iris al Madrido por registri sian unuan diskon soloan: Seré Mecánico por Ti, kaj post diversaj kunlaboroj li registris El Pueblo Guapeao (1989) kiu iĝis pli populara. En 1992 li aliĝis al la laboristaro de BMG-Ariola kio helpis lian karieron, kaj tiukadre li publikigis albumojn Échate un cantecito (1992)[6] kaj Está muy bien eso del cariño (1995), el kiuj la unua famigis Kiko pere de kantoj kiel "Echo de menos", "Lobo López", "Joselito" kaj "En un Mercedes blanco", kiuj sukcesis kaj permesis al li ekde tiam dediĉis sin ekskluzive al muziko.

En la 21-a jarcento li plue registris, koncertis kaj kunlaboris kun tre diversaj artistoj kaj grupoj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Veneno[redakti | redakti fonton]

  • Veneno (CBS, 1977).
  • Si tú, si yo (Epic, 1984).
  • El pueblo guapeao (Twins, 1989).

Kiko Veneno[redakti | redakti fonton]

  • Seré mecánico por ti (Epic, 1981).
  • Pequeño salvaje (Nuevos Medios, 1987).
  • Échate un cantecito (BMG Ariola, 1992).
  • Está muy bien eso del cariño (BMG, 1995).
  • Punta Paloma (BMG, 1997).
  • Puro veneno (BMG, 1998).
  • La familia Pollo (BMG, 2000).
  • El hombre invisible (Elemúsica, 2005).
  • Dice la gente (Warner, 2010).
  • Sensación térmica (2013).[7]
  • Doble Vivo (Altafonte 2016).
  • Sombrero Roto (Altafonte 2019)
  • Hambre (Gran Sol 2021)[8]

Kiko Veneno kaj Martín Buscaglia[redakti | redakti fonton]

El Pimiento Indomable (2013 kaj 2014).[9]

Kiko Veneno kaj Pepe Begines[redakti | redakti fonton]

  • Gira mundial (Elemúsica, 2002).
  • Yo Soy Del Betis (Elemúsica, 2018).

G-5[redakti | redakti fonton]

  • Tucaratupapi (Elemúsica/Virgin, 2007), kun Tomasito, Muchachito kaj Los Delinqüentes (Ratón kaj Canijo).

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Aventuras y Desventuras de Kiko Veneno (BMG, 1994) - Veneno, Sere mecánico por ti, maxi Si tú si yo.
  • Pata palo (SONY 2000) Veneno, Sere mecánico por ti, maxi Si tú si yo.
  • Un ratito de gloria (BMG, 2001).
  • 2008, Argentino: El mejor veneno (Discos Crack, 2008)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Higuera (2018)
  • Vidas paralelas (2019)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Biografia de Kiko Veneno». www.biografiasyvidas.com. Konsultita la 1an de julio 2022.
  2. «Discos Esenciales del Pop español». Arkivita el originalo la 11an de aŭgusto 2015.
  3. «Mejores canciones del Pop español». Arkivita el originalo la 21an de julio 2015.
  4. «Mejores discos pop español».
  5. «Volando voy».
  6. «Los 50 mejores discos Rock español». Arkivita el originalo la 25an de oktobro 2014.
  7. Nuevo disco de Kiko Veneno en 2013 en MadridActualidad, 23a de januaroe 2013, alirita la 23an de januaro 2013, arkivita en [1] la 22an de septembro 2013.
  8. González-Barba, Andrés La música no tiene nada de malo, es la historia de las cosas mejores, 5a de julio 2021, ABC, Madrido, 38.539, pp. 42-43.
  9. ‘El pimiento indomable’ o cómo cuaja una mezcla impensable en CádizDirecto, 16a de marto 2015, alirita la 16a de marto 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luis Clemente: Rock Andaluz: Una discografía. Eld. Ayuntamiento de Montilla, Córdoba, 2006. ISBN 84-896-1994-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kiko Veneno en la hispana Vikipedio.