Kikuĉi Kan
| Kikuĉi Kan | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| 菊池 寛 | ||
| Naskonomo | 菊池 寛 | |
| Naskiĝo | 26-an de decembro 1888 en Takamatsu | |
| Morto | 6-an de marto 1948 (59-jaraĝa) en Tokio | |
| Tombo | Tama Cemetery (en) | |
| Lingvoj | japana vd | |
| Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) | |
| Alma mater | Universitato de Kioto Universitato Meiĝi | |
| Memorigilo | ||
| Familio | ||
| Amkunulo | Kazuko Komori (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto • politikisto • ĵurnalisto • dramaturgo • negocisto • romanisto • tradukisto | |
| Laborkampo | literaturo • dramo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hiroshi KIKUCHI aŭ Hiroŝi KIKUĈI (菊池 寛, Kikuchi Hiroshi, naskiĝis la 26-an de decembro 1888, mortis la 6-an de marto 1948), konata per sia plumnomo Kikuĉi Kan (kiu uzas la saman kanĵion kiel lia reala nomo), estis japana aŭtoro naskiĝinta en la urbo Takamacu, gubernio Kagaŭa, Japanio. Li establis la eldonejon Bungeishunjū, monatan revuon de sama nomo, la Asocion de Japanaj Verkistoj kaj la premiojn Akutagaŭa kaj Naoki por populara literaturo. Dum la periodo de la Mejĝi-reformo, lia precipa fokuso estis precize portreti la malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo de la ordinara popolo. Li estis unu el la gvidaj dramistoj dum tiu periodo. En 1920, lia sukceso estis pli rekonita de la publiko post la sukceso de unu el liaj romanoj, Shinju Fujin aŭ Ŝinĝu Fuĝin (真珠 夫人, sinjorino Perlo). Li ankaŭ estis la kapo de la filmprodukta firmao Daiei (la nuntempa firmao Kadokawa). Li estas konata kiel avida ludanto de Maĝango.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La Amo de Tooĵuuroo kaj du aliaj teatraĵoj (origine japane) en traduko de Ŝimomura Joŝiŝi, Tokio, 1934
- La konduto de Grandsinjoro Tadanao kaj Balotado (origine japane), en traduko de Ujeki Ŝiger, Tokio: Zamenhof-klubo, 1981
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri La Amo de Tooĵuuroo kaj du aliaj teatraĵoj
|

