Kikuĉi Kan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kikuĉi Kan
Persona informo
菊池 寛
Naskonomo 菊池 寛
Naskiĝo 26-an de decembro 1888 (1888-12-26)
en Takamatsu
Morto 6-an de marto 1948 (1948-03-06) (59-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Kioto • Universitato Meiĝi vd
Familio
Amkunulo Kazuko Komori vd
Profesio
Okupo verkistoentreprenisto • romanisto • dramaturgopolitikistoĵurnalistotradukisto vd
Laborkampo literaturodramo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hiroshi KIKUCHIHiroŝi KIKUĈI (菊池 寛, Kikuchi Hiroshi, naskiĝis la 26-an de decembro 1888, mortis la 6-an de marto 1948), konata per sia plumnomo Kikuĉi Kan (kiu uzas la saman kanĵion kiel lia reala nomo), estis japana aŭtoro naskiĝinta en la urbo Takamacu, gubernio Kagaŭa, Japanio. Li establis la eldonejon Bungeishunjū, monatan revuon de sama nomo, la Asocion de Japanaj Verkistoj kaj la premiojn Akutagaŭa kaj Naoki por populara literaturo. Dum la periodo de la Mejĝi-reformo, lia ĉefa fokuso estis precize portreti la malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo de la ordinara popolo. Li estis unu el la gvidaj dramistoj dum tiu periodo. En 1920, lia sukceso estis pli rekonita de la publiko post la sukceso de unu el liaj romanoj, Shinju FujinŜinĝu Fuĝin (真珠 夫人, sinjorino Perlo). Li ankaŭ estis la kapo de la filmprodukta firmao Daiei (la nuntempa firmao Kadokawa). Li estas konata kiel avida ludanto de Maĝango.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La konduto de Grandsinjoro Tadanao kaj Balotado (origine japane), en traduko de Ujeki Ŝiger, Tokio: Zamenhof-klubo, 1981