Kilikia abio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kilikia abio
Kilikia abio en norda Libano
Kilikia abio en norda Libano
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies cilicica
Ant. & Kotschy Carriére
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Arealo de kelkaj abiospecioj
Arealo de kelkaj abiospecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La kilikia abio (Abies cilicica) estas specio de konifero en la familio de la pinacoj. Ĝi vegetas en Libano, Sirio, kaj Turkujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trunko, Ĝardeno Botanika de Munkeno .

La kilikia abio estas fortkreskanta kvazaŭ konusforma arbo, kiu atingas altecojn de 25 al 30 metroj kaj diametrojn de 75 al 210 centimetroj. La ŝelo estas cindrogriza kaj eke glata. Pli malfrue estiĝas profundaj sulkoj kaj formiĝas skvamaj platoj. La ŝelo de junaj brancetoj estas ruĝece flav-grizaj al oliv-verdaj.

La ovoformaj burĝonoj estas ruĝbrunaj, senrezinaj kaj diametras 1 al 1,8 mm. La flekseblaj, ĉe la bazo turnitaj pingloj longas ĝis 4 centimetrojn kaj havas rondigitan nepikan pinton kiu foje estas dupeca. Supre ili estas malhele verde, sube blankec-verde koloraj. Sube troviĝas du al tri larĝaj blank-grizaj stomo-strioj.

Generaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La florado okazas en majo. La ruĝ-brunaj, cilidraj strobiloj longas 15 al 30 centimetrojn kaj diametras 4 al 6 centimetrojn. La flugilhavaj, ruĝbrunaj semoj longas 2 centimetrojn. La semoj maturiĝas de septembro al oktobro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio troviĝas en Taŭruso, Anti-Taŭruso, Nur-Montaro kaj Lebanono ĉe altitudoj inter 1 000 al 2 100 metroj. En la kreskejo kutimas malseveraj, pluvoriĉaj vintroj kaj sekaj-varmegaj someroj. La specio preferas kalkoŝtonenhavantajn grundojn, sed ĝi vegetas ankaŭ sur grejsaj grundoj se la precipitaĵo estas sufiĉe alta. En Taŭruso ĝi konstituas vastajn unuspeciajn arbarerojn aŭ miksajn arbarerojn kun lebanona cedro (Cedrus libani). En Nur-Montaro troviĝas, je altitudoj super 1 900 metroj, miksaj arbareroj kun orienta fago (Fagus orientalis), kiuj situas en sudaj kaj okcidentaj deklivoj. Aliaj miksaĵoj ekzistas kun stinka junipero (Juniperus foetidissima).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de tiu specio okazis en 1853 far Franz Antoine kaj Theodor Kotschy sub la nomo de Pinus cilicica Antoine & Kotschy en la Oesterreichischen Botanischen Wochenblatt, 3, S. 409. Élie Abel Carrière metis ĝin sub la nomo de Abies cilicica (Antoine & Kotschy) Carrière en la genro Abies en Traité gén. conif., 1855, 229.

De Abies cilicica oni diferencigas du subspeciojn :

  • Abies cilicica (Antoine & Kotschy) Carrière subsp. cilicica
  • Abies cilicica subsp. isaurica Coode et Cullen troviĝas en la regiono de Taŭruso.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

En 2009 ĉe Berenice Troglodytica, la egypt-romia haveno ĉe Ruĝa Maro, arkeologoj trovis: "du bulojn de rezino de la kilikia abio, unu pezante proksimume 190 g kaj la alia proksimume 339 g, rekuperitaj el aĵoj de la 1-a jarcento AD en unu el la havenotranĉeoj. Produktitaj en areoj de Granda Sirio kaj Malgranda Azio, tiu rezino kaj ĝia petroloderivaĵo estis utiligita en mumifikado, kiel antisepsaĵo, kiel diurezigilo, por trakti faltojn, forpeli vermojn kaj malhelpi elfalon de la haroj" [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]