Kilikio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Kilikio (latine Cilicia, greke Κιλικία, do Kilikia, en Esperanto Kilikio) dum la antikva epoko estis pejzaĝo en la sudoriento de la hodiaŭa ŝtato Turkio kaj ekde la jaro 64 antaŭ Kristo estis provinco de la Romia Imperio, kies ĉefurbo estis la havena urbo Tarsos ĉe la Mediteranea Maro. La teritorio proksimume korespondas al la nunaj provincoj Adana kaj Mersin de Turkio.

Cilicia, jen malhelruĝe akcentita

Naturaj limoj[redakti | redakti fonton]

Okcidenta limo de la provinco tradicie estis la rivero Lamas kaj la montaro Taurus, norda limo la montaro Anti-Taurus - la montarojn eblis pasi nur tra malmultaj pasejoj, kiuj ligis la regionon kun la najbaraj provincoj Lycia et Pamphylia okcidente, Galatia nordokcidente kaj Cappadocia nordoriente. Inter ili estis la pasejo Pylae Ciliciae inter la loĝlokoj Tyana kaj Tarsos, tra tiu - longe antaŭ la romia epoko - la makedona imperiestro Aleksandro la Granda kun sia armeo de Cappadocia invadis la regionon. Orienta limo estis la kompare malalta montaro Amanos, kiu ligis la regionon al Sirio (dum la romia epoko la provinco Syria), kun kiu ĝi havis proksimajn kulturajn ligojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la 16-a jarcento antaŭ Kristo pruveblas sendependa princlando en la marborda ebenaĵo de la regiono. Ekde la 14-a jarcento antaŭ Kristo, sub imperistro Mursili la 2-a, la princlando estis parto de la Hitita Imperio. Ekde la 9-a jarcento antaŭ Kristo la regiono estis provinco de la imperio Asirio. Sendependa regno la regiono estis ekde la jaro 607 antaŭ Kristo, sed malmultajn generaciojn poste la regantoj de la regno iĝis vasaloj de la Persa Imperio. Dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo dominas grekoj en ĉiuj regionoj de tiu mondoparto, ankaŭ en Cilicia, fondiĝis pluraj historiaj urboj, kaj poste alternis makedonaj, siriaj kaj egiptaj regantoj, ĝis la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus venkis la piratojn de la cilicia marbordo kaj el la oriento de la regiono igis romia provinco, dum la enloĝantoj de la montara okcidento kaj nordo ankoraŭ dum pluraj generacioj restis sendependaj de Romio.

Dum la divido de la Romia Imperio, la regiono klare iĝis parto de la orienta parto, la Bizanca Imperio. Dum la 7-a jarcento post Kristo, kadre de la ekspansio de la nova religio Islamo, la regiono iĝis regosfero de la araboj kaj regixis plejparte de Sirio: la montaro Taŭruso konsistigis la limon inter la islama mondo kaj la Bizanca Imperio. Dum la 10-a jarcento Bizanco rekonkeris la regionon.

Post la jaro 1080 armenaj fuĝintoj, kiuj ne plu rekonis la regadon de Bizanco, ekfondis sendependajn loĝlokojn unue en la malfacile atingeblaj montaroj, poste ankaŭ en la marborda ebenaĵo de la regiono. Ekestis regno, kiu estis nomita "reĝlando eta Armenio" kaj sukcesis ekzisti ĝis la jaro 1375 - ĉefurbo estis la tiama urbo Sis, kiu hodiaŭ nomiĝas Kozan.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]