Kilogramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... “Kg” alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo pri maso. Por informoj pri aliaj signifoj de la mallongigo, vidu la artikolon Kg (apartigilo).
Kilogramo
baza mezurunuo de Internacia sistemo de unuoj • mezurunuo de maso • kohera mezurunuo de Internacia Sistemo de Unuoj
Mezurunuaro Internacia Sistemo de Unuoj
Fizika grando Maso
Simbolo kg
Nuna difino Maso de metala cilindro konservata en Sèvres, Francio
Dato de difino 1889
vdr

La kilogramo (simbolo: kg) estas la baza mezurunuo por maso en la Sistemo Internacia de Unuoj. Unu kilogramo egalas mil gramojn (g).

Historio de la difino

La unua difino pri la nuntempa gramo publikiĝis la 7-an de aprilo 1795 en Francio, kiam oni dekretis, ke unu gramo estu egala al "la absoluta pezo de volumo de akvo egala al kuba centono de metro, je la temperaturo de glacio".[1] La ideon pri difino de masunuo surbaze de la maso de difinita volumo de akvo unue proponis la brita filozofiisto John Wilkins en 1668[2][3].

Ĉar tamen en komerco oni ofte pritraktas varojn multe pli pezajn ol unu gramo, oni produktis unupecan metalan specimenon mil fojojn pli peza ol la gramo, kiun oni povis plej facile utiligi kiel komparilo por mezuri masojn: ĝi estis la unua specimeno de kilogramo.

Krome, oni komencis esplori la ekzaktan mason de litro (aŭ kuba decimetro) de akvo. Kvankam la origina difino menciis akvon je la fandotemperaturo de glacio, la franca kemiisto Louis Lefèvre-Gineau kaj la itala natursciencisto Giovanni Fabbroni proponis en 1799, post longa esplorado, difinon kiu enfokusigis akvon je la temperaturo de maksimuma denso, kiun oni taksis egala al 4 celsiusaj gradoj. L'histoire du mètre, la détermination de l'unité de poids. </ref> (Efektive, laŭ modernaj mezuroj akvo atingas sian maksimuman denson je temperaturo 3,984 °C; sed tia precizeco tiam ne atingeblis).

Oni kalkulis, ke la tiel novdifinita kilogramo egalis al 99,9265% de la maso de la ĝistiama referenca specimeno. Dum la sama jaro, 1799, oni konstruis novan unukilograman specimenon de plateno laŭ la postuloj de la ĵus ŝanĝita difino. La 10-an de decembro 1799 oni oficialigis la novan specimenon kiel difinilon de la kilogramo. Dum la sekvaj naŭdek jaroj, la difino ne plu ŝanĝiĝis.

Nuntempa difino (ekde 1899)

Ekde 1889 unu kilogramo egalas, laŭdifine, al la maso de la "prakilogramo", metala cilindro el aparta alojo de plateno (90% de la maso) kaj iridio (10%), kies oficiala nomo estas Pt‑10Ir. La specimeno estas konservata en la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj, en Sèvres apud Parizo, Francio. Tiun prototipon oni uzas por kompare kontroli la masojn de ĝiaj kopioj, kiujn ricevis landoj uzantaj la metran sistemon.

La specimeno havas la formon de rekta cilindro (tio estas, la alto egalas al la diametro), por minimumigi la surfacan areon; la alto egalas al 39,17 milimetroj.[4] Kompare al la antaŭa specimeno, oni aldonis 10% da iridio por ke la cilindro iĝu pli malmola, tamen konservante la ĉefajn ecojn de la ĝistiama nurplatena specimeno - rezisto al oksidiĝo, altega denso, bona elektra kaj termika konduktivo.

La nuna specimeno estas unu el tri cilindroj kiujn oni konstruis en 1879. En 1883 oni eltrovis, ke laŭ la tiamaj mezuriloj ne eblis distingi ĝin disde la originala cilindro, kaj la unua Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj en 1889 oficialigis ĝin kiel difinilon de la kilogramo.[4]

La komparo de la kopioj (same faritaj el plateno-iridio) eblas kun precizeco de 1 miliardono. Oni faras la komparojn en strikte difinitaj kondiĉoj, ekzemple en vakuo kaj post zorga purigo.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de gramo (g) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 g dg decigramo 101 g dag dekagramo
10–2 g cg centigramo 102 g hg hektogramo
10–3 g mg miligramo 103 g kg kilogramo
10–6 g µg mikrogramo 106 g Mg megagramo
10–9 g ng nanogramo 109 g Gg gigagramo
10–12 g pg pikogramo 1012 g Tg teragramo
10–15 g fg femtogramo 1015 g Pg petagramo
10–18 g ag atogramo 1018 g Eg eksagramo
10–21 g zg zeptogramo 1021 g Zg zetagramo
10–24 g yg joktogramo 1024 g Yg jotagramo

La kilogramo estas la baza unuo de maso en la Sistemo Internacia, kvankam pro historiaj kaŭzoj ĝia nomo havas la prefikson "kilo", kvazaŭ la gramo estus la baza unuo. Tial, ĉiuj aliaj nomoj de dekoblaj kaj dekonaj mezurunuoj formitaj laŭ la oficialaj prefiksoj de SI rilatas al la unuo gramo, kaj ne rekte al kilogramo.

Kelkfoje ankaŭ uzatas aliaj, neregulaj mezurunuoj pri maso:

  • Tuno (mallonge t) egalas mil kilogramojn (la samsignifa vorto megagramo malpli oftas).
  • Elektronvolto (mallonge eV), kiu uzatas en la fako de atoma kaj atomkerna fiziko, estas mezurunuo pri energio; tamen, pro la rilato inter maso kaj energio ĝi ankaŭ uzatas kiel mezurunuo pri maso. Oni tiam devus mallongigi ĝin per eV/c&sup2, sed ankaŭ uzatas tiucele la kutima mallongigo eV.
  • La atommasa unuo (u) estas difinita tiel, ke atomo de karbono-12 havas mason 12 u. El tio rezultas, ke 1 u proksimume egalas 1.66×10−27 kg. Per tiu ĉi mezurunuo oni ofte priskribas la masojn de atomoj kaj molekuloj.

Notoj

  1. Decree on weights and measures (7-a de aprilo 1795). “Gramme, le poids absolu d'un volume d'eau pure égal au cube de la centième partie du mètre , et à la température de la glace fondante.”.
  2. An Essay towards a Real Character and a Philosophical Language (angle)
  3. An Essay towards a Real Character and a Philosophical Language, transskribo) (angle)
  4. 4,0 4,1 New Techniques in the Manufacture of Platinum-Iridium Mass Standards, T. J. Quinn, Platinum Metals Rev., 1986, 30, (2), pp. 74–79