Saltu al enhavo

Kim Hoon

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kim Hoon
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1948 (1948-05-05) (77-jaraĝa)
en Seulo
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Korea Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Kwang-ju Kim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Kim Ji-yeon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
eseisto
ĵurnalisto
literaturkritikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kim Hoon (naskita la 5-an de majo 1948 en Seulo) estas sud-korea verkisto, ĵurnalisto kaj literatura kritikisto.

Vivkuro kaj verkaro

[redakti | redakti fonton]

Kim Hoon komencas labori kiel ĵurnaliston por la ĵurnalo Hankook Ilbo en 1973[1]. Li debutas kiel verkiston je la aĝo de 47 jaroj kun la eldono Ceramika memoro (Bitsalmunitogi-ui falinta-eok). Lia dua romano, La kanto de la sabro (Karui norae), premiita de la prestiĝa literatura premio Dong-in, estis vera apoteozo por la aŭtoro, verko kiu levis lin al la rango de la plej konataj aŭtoroj de Koreio. Du jarojn poste, en 2003, lia literatura talento estis definitive rekonita kun la eldono de la nova Kremacio (Hwajang), kiu ricevis la literaturan premion Yi Sango. Kim restis ĵurnalisto dum dudeko da jaroj antaŭ ol iniciati karieron de verkisto. Li estas ankaŭ konata por kontraŭi la verkadon per komputilo, privilegiante la manskriban verkadon[2].

Li estas ankaŭ fervora biciklanto: ne havante stirpermesilon, li aliflanke verkis plurajn rakontojn pri liaj biciklaj ekskursoj tra Koreio[2].

Verkoj tradukitaj al Esperanto kaj la ĉina

[redakti | redakti fonton]
  • Menopaŭzo de la fratino, eld. Azalea, 2023, dulingva (ĉina + esperanto), tradukis al Esperanto: J.-R. Jang, 180 paĝoj, ISBN 9791191643916

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (koree) Interjuo kun Kim Hoon kaj enkonduko al lia verkaro, Arkivita de la originalo, la 16-an de oktobro 2007
  2. 2,0 2,1 (en) A Writer Who Writes with His Body – LIST Magazine, Volume 2, 2008.