Kim Kielsen
| Kim Kielsen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Kim Kielsen | |||||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1966 (58-jaraĝa) en Paamiut | ||||
| Lingvoj | gronlanda vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando Danio | ||||
| Partio | Siumut (en) | ||||
| Infanoj | 2 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kim Marius KIELSEN (naskita la 30-an de novembro 1966 en Paamiut) estas gronlanda politikisto (Siumut). Li estis ĉefministro de Gronlando de la 10-a de decembro 2014 ĝis la 23-a de aprilo 2021.
Maristo laŭ profesio, li servis en la polico de 1996 ĝis 2003. En 2005, li estis elektita al la gronlanda parlamento kiel membro de la maldekstra partio Siumut (Antaŭen). Post kiam Siumut revenis al la povo en 2013, li estis nomumita Ministro pri Loĝado, Naturo kaj Medio, same kiel Ministro pri Nordia Kunlaboro.
La 30-an de septembro 2014, la ĉefministro Aleqa Hammond estis devigita demisii sekve de skandalo pri ŝia misuzo de publikaj financoj, kaj Kielsen alprenis la postenon de ĉefministro. En oktobro, li estis elektita kiel la nova partiestro, post kio estis kunvokitaj senatendaj elektoj. En ĉi tiuj elektoj (rezulte de disiĝo kaj la formado de la centrista partio Nalerak fare de la antaŭa ĉefministro Hans Enoksen), Siumut gajnis tiom da sidlokoj kiom la radikala maldekstra Popola Komunumo, sed, forminte koalicion kun dekstraj fortoj, sukcesis teni la potencon, kio rezultigis ke Kielsen oficiale transprenis la rolon de registarestro. Tamen, en novembro 2016, Kielsen ŝanĝis la konsiston de la registaro, inkluzivante reprezentantojn de la Popola Komunumo kaj Nalerak anstataŭ la dekstraj.

