Saltu al enhavo

Kim Stanley Robinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kim Stanley Robinson
Persona informo
Kim Stanley Robinson
Naskiĝo 23-an de marto 1952 (1952-03-23) (73-jaraĝa)
en Waukegan, Ilinojso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bostono
Universitato de Kalifornio en San-Diego
Boston University College of Arts and Sciences (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
verkisto
sciencfikcia verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1976– vd
Doktoreca konsilisto Fredric Jameson vd
Verkado
Verkoj Mars trilogy ❦
Three Californias Trilogy ❦
The Years of Rice and Salt ❦
The Ministry for the Future vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kim Stanley ROBINSON (naskita la 23-an de marto 1952 en Waukegan, Ilinojso, Usono) estas usona sciencfikcia verkisto, eble plej konata pro sia Marsa trilogio, kiu gajnis plurajn premiojn, inkluzive de la premioj Hugo kaj Nebula.

Robinson emfazas ekologiajn kaj sociologiajn temojn, kaj multaj el liaj noveloj estas rekta rezulto de lia intereso pri sciencaj temoj, inkluzive de lia dumviva fascino pri la planedo Marso.

Li publikigis dek naŭ romanojn kaj multajn novelojn, sed liaj plej konataj verkoj estas lia Marsa Trilogio. Multaj el liaj rakontoj traktas ekologiajn, kulturajn kaj politikajn temojn, kutime uzante sciencistojn kiel heroojn.

La stilo de K. S. Robinson, depende de la konsiderataj verkoj, estas nomita de kritikistoj aŭ "literatura sciencfikcio", " malmola sciencfikcio", aŭ "historia sciencfikcio". Tamen, la aŭtoro mem priskribas sin simple kiel "romanverkiston". Surbaze de la temoj kaj problemoj traktitaj en liaj verkoj, la ĝenerala ĝenra orientiĝo de K. S. Robinson povas esti karakterizita kiel "ekosocia sciencfikcio". [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Literary Imagination with Jonathan Lethem and Kim Stanley Robinson. University of California Television (July 1, 2013). Alirita September 5, 2015 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]