Kimberlé Williams Crenshaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kimberlé Williams Crenshaw (naskiĝis en 1959) estas usona civilrajta advokato kaj eminenta juristo pri kritika ras-teorio. Ŝi estas profesoro ĉe la juraj skoloj de la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso kaj la Universitato Kolumbio, kie ŝia fako temas pri rasaj kaj seksaj aferoj.[1] Ŝi estas konata pro la enkonduko kaj evoluigo de intersekca teorio, la studado de la rilato inter samtempaj aŭ intersekciĝantaj sociaj identecoj, ĉefe malplimultaj identecoj, kaj sistemoj kaj strukturoj de subpremado, dominado, aŭ diskriminado.[2]

Frua vivo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Crenshaw naskiĝis en Canton (Ohio) en 1959 al gepatroj Marian kaj Walter Clarence Crenshaw, Jr.[3] kaj studis en la mezlernejo Canton McKinley High School. Ŝi ricevis bakalaŭrecon pri regado kaj afrikaj studoj de la Universitato Cornell.[4] Ŝi ricevis jurdoktorecon de la jura lernejo de la Universitato Harvard en 1984.[5] En 1985, ŝi ricevis jurmagistron de la jura lernejo de la Universitato de Viskonsino, kie ŝi estis jura skribisto por la juĝisto de la Viskonsina Supera Kortumo Shirley Abrahamson.[6][7]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post la fino de sia jurmagistro, Crenshaw aliĝis al la fakularo de la jura lernejo de la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso en 1986. Ŝi estas fondinto de la fako kritika ras-teorio, kaj prelegisto pri civilaj rajtoj, kritikaj rasaj studoj, kaj konstitucia juro.[4] En 1995, Crenshaw estis alpostenigita kiel plena profesoro ĉe la Kolumbia Jura Lernejo, kie ŝi estas la fondinto kaj direktoro de la centro por Studoj pri Intersekca Teorio kaj Socia Politiko, establita en 2011.[6][8][9]

En 1996, ŝi kunfondis kaj iĝis la ekzekutiva direktoro de la neprofitcela pensfabriko The African American Policy Forum, kies fokuso estas aferoj pri sekso kaj diverseco. Ĝia misio estas konstrui pontojn inter erudicia enketado kaj publika diskurso en la adresado de neegaleco kaj diskriminado.[10]

En 1991, Crenshaw helpis la juran teamon, kiu reprezentis Anita Hill ĉe la konfirma proceso por la nomumita juĝisto al la Supera Kortumo Clarence Thomas.[11]

En 2001, ŝi verkis fonan eseon pri rasa kaj seksa diskriminado por la Monda Konferenco pri Rasismo de la Unuiĝintaj Nacioj, kie ŝi helpis faciligi la aldonon de sekso al la konferenca deklaracio.

Influo[redakti | redakti fonton]

La teorioj de Crenshaw estis cititaj kiel influemaj en la verkado de la egaleca klaŭzo en la Konstitucio de Sud-Afriko.[10]

Ŝi kontribuis la eseon "Traffic at the Crossroads: Multiple Oppressions" ("Trafiko ĉe la vojkruciĝo: multaj subpremoj") al la antologio el 2003 Sisterhood Is Forever: The Women's Anthology for a New Millennium (Fratineco estas eterna: La virina antologio por nova jarmilo), redaktita de Robin Morgan.[12]

Intersekca teorio[redakti | redakti fonton]

Kimberlé Crenshaw enkondukis la intersekcan teorion al la feminisma teorio en la 1980-aj jaroj.[2] Kvankam la koncepto ne estis nova, ĝi ankaŭ ne formale iĝis rekonata ĝis la teorio de Crenshaw. Ŝia inspiro por la teorio komenciĝis, kiam ŝi estis ankoraŭ en la universitato kaj ekkonsciis, ke la seksa aspekto de raso estis ekstreme subevoluinta. La ekkonscio okazis post kiam ŝi rimarkis en la lernejo, kiun ŝi ĉeestis, ke ĝi ofertis kursojn, kiuj adresis kaj rasajn aferojn, kaj seksajn aferojn, sed ne ambaŭ. La kursoj disponeblaj diskutis virinojn nur kuntekste de literaturo kaj poezio dum nur viroj estis diskutataj en seriozaj politikaj kaj ekonomiaj kursoj.[2]

La fokuso de Crenshaw pri intersekca teorio estas la manieroj, kiel juro respondas al aferoj, kiuj inkludas seksan kaj rasan diskriminon. La speciala defio en la juro estas, ke kontraŭdiskriminaj leĝoj rigardas sekson kaj rason aparte kaj, konsekvence, afrik-usonaj virinoj kaj aliaj neblankaj virinoj spertas samtempajn formojn de diskriminado kaj la juro, nekonscia kiel kombini la du aferojn, lasas tiujn virinojn kun nenia justeco.[2] Leĝoj pri kontraŭdiskriminado kaj la klopodo de la justeca sistemo ripari diskriminadon estas limigitaj kaj operacias per unudimensia akso. Kiam du formoj kombinas, kompleta kaj komprenebla difino de tio ne ekzistas en la juro. Do kiam intersekca afero estas prezentita en jura kortumo, se unu formo de diskriminado ne povas esti pruvita sen la alia, tiam neniu leĝo estis malobservita. La leĝoj difinas diskriminadon de unuopaj kazoj, kiam oni povas diskrimini kontraŭ persono nur pro unu afero aŭ alia. Do kiam oni eldevigas tiujn leĝojn, la kortumoj nur uzas la difinojn de individuaj formoj de diskriminado, kaj se unu aŭ la alia ne povas esti pruvita sendepende, nenia krimo estis farita.[2]

Crenshaw ofte referencas la usonan proceson DeGraffenreid v. General Motors en verkoj, intervjuoj, kaj prelegoj. En DeGraffenreid v. General Motors, grupo de afrik-usonaj virinoj argumentis, ke ili suferis kombinitan diskriminon, kiu eksludis ilin de dungaj oportunoj. Ili asertis, ke kvankam virinoj kvalifikiĝis por oficejaj kaj sekretariaj oficoj, praktike tiaj oficoj estis ofertataj nur al blankaj virinoj, kio malpermesis afrik-usonajn virinojn de dungado en la firmao. La kortumo pezis la akuzoojn pri rasa kaj seksa diskriminoj aparte, decidante ke la dungado de afrik-usonaj viraj fabrikaj laboristoj malpruvis rasan diskriminadon, kaj la dungado de blankaj virinaj oficejaj laboristoj malpruvis seksan diskriminadon. La kortumo rifuzis konsideri kombinitan diskriminon, kaj nuligis la proceson.[2]

Crenshaw ankaŭ diskutas intersekcan teorion rilate sia sperto kiel parto de la jura teamo por Anita Hill, la virino, kiu akuzis la tiaman nomumiton al la Supera Kortumo Clarence Thomas pri seksa ĉikanado.[13] La proceso altiris du grupojn, kiuj esprimis kontraŭajn vidpunktojn: blankaj feministoj, kiuj subtenis Hill, kaj la oponantaj membroj de la afrik-usona komunumo, kiuj subtenis Clarence Thomas. La du argumentoj koncentris sin, unuflanke, al la rajtoj de virinoj kaj la sperto de Hill de violacio kiel virino, kaj aliflanke, la apelacio por indulgi Thomas aŭ ignori lian konduton pro lia oportuno atingi potencan oficon, kiu nur unufoje antaŭe estis ofertita al Afrik-usonano.[13]

Crenshaw argumentas, ke kiam tiuj du grupoj kontraŭstaris unu la alian dum la proceso, Anita Hill perdis sian voĉon kiel nigra virino. Ŝi nevole elektiĝis por subteni la virinan flankon de la afero, kio silentigis ŝian rasan kontribuon. "Estis unu el tiuj momentoj, kiam oni sentas sin forĵetita el sia komunumo, nur pro tio, ke oni klopodis enkonduki kaj priparoli la manieron, kiel afrik-usonaj virinoj spertis seksan ĉikanadon kaj perforton. Ĝi estis difina momento." Crenshaw aldonis, ke "multaj virinoj, kiuj diskutas la aferon pri Anita Hill, celebras kio okazis kun virinoj ĝenerale... Do seksa ĉikanado nun estas rekonata, sed kio ne sufiĉe antaŭeniĝis estas la rekonado de la unikaj spertoj de nigraj virinoj pri diskriminado."[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]