Kim J. Henriksen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kimo)
Kim J. Henriksen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1960 (1960-10-28) (63-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Okupo
Okupo kantistoesperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Kim J. HENRIKSEN - Kimo (naskiĝis la 28-an de oktobro 1960 en Kopenhago) estas dana esperantisto. Denaskulo, legenda personeco de la junulara Esperanto-movado kaj de esperanta rokmuziko en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, ĉefa etoso-kreanto de multaj IJK-oj kaj IS-oj. Li havas filon Villads Bugge Bang.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En 1982 Kimo estis ano de la grupo Amplifiki kun Bertilo Wennergren kaj Micke Englund. Li verkis kaj kantis la plej faman kaj popularan kanton de esperanta rokmuziko: 'Sola'.

Li ankaŭ ludis en Hungara/Dana Amikec' Fortec' Grupo meze de la 80-aj jaroj.

Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996, kiu unue nomiĝis Brokantaĵoj. La nomon Esperanto Desperado li elpensis pro intervjuo kiun li faris kun fama dana kantisto, kiu diris ke ĉar Esperanto malsukcesis li verkis kanton en Desperado. Li estis kantisto kaj akordionisto en tiu grupo.

En aŭtuno 2005 li kunfondis la muzikensemblon Hotel Desperado kun Brian Laustsen, Nis Bramsen kaj Mark Dziwornu el Esperanto Desperado.

Postenoj en Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]

Li estis prezidanto de la Dana Esperanto-Asocio ekde 1995 ĝis 2002. Li estis prezidanto de Kopenhaga Esperanto-Klubo ekde 2005 ĝis 2007. Li estas estrarano de la Esperanto-Klubo de Malmö ekde 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Kim J. Henriksen » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.