Kimra Asemblea Registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kimra Asemblea Registaro
Welsh Government
registaroplenuma povo
Komenco 12-a de majo 1999 vd
Antaŭe Welsh Office vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Kardifo
Filioj Wales Institute of Cognitive Neuroscience • Visit Wales • North and Mid Wales Trunk Road Agent • South Wales Trunk Road Agent • Transport for Wales vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kimra Registaro (angle Welsh Government, kimre Llywodraeth Cymru) estas la ekzekutivaro de la Senedd (Kimra Seneto). Ĝi konsistas el ĉefministro kaj lia ministraro.

Je junio 2007, membroj de la Asemblea Registaro estis interalie:

  • Vicministro pri Socia Justico kaj Regenerado (komunumoj): Huw Lewis
  • Vicministro pri Entrepreno, Novigado kaj Retoj kaj pri la Ĉirkaŭaĵo, Plandao kaj la Kamparo: Tamsin Dunwoody
  • Vicministro pri Financoj, Loka Registaro kaj Publikaj Servoj kaj pri Edukado, Dumviva Lernado kaj Lerteco: Christine Chapman
  • Vicministro pri Sano kaj Sociaj Servoj (Maljunuloj kaj Publika Sano): John Griffiths

La Kimra Asemblea Registaro ne havas sendependajn ekzekutivajn leĝpovojn (malsimile, ekzemple, al la Skotaj Ministroj kaj Ministroj en Uniĝinta Reĝlanda Registaro). La Asembleo stariĝis kiel 'body corporate' (korpora organizaĵo) per la Regado de Kimrio Akto 1998 kaj la ekzekutivaro, kiel Asemblea komitato, havas nur tiujn povojn kiujn la tuta Asembleo voĉdonas doni al ministrojn. La Regado de Kimrio Akto 2006 formale apartigos la Asembleon kaj la Kimran Asemblean Registaron kaj tiel donos al Kimraj Ministroj sendependan ekzekutivan aŭtoritatecon.