Saltu al enhavo

Kimrlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kimrlingva Vikipedio
Retadreso cy.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kimra
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 8-a de aŭgusto 2026
Artikolnombro 284 449
Profundeco 24.4
Paĝoj 551 174
Redaktoj 15 312 268
Uzantoj 110 507
Aktivaj uzantoj 171
Administrantoj 11
Dosieroj 12 298
vdr

La kimrlingva Vikipedio aŭ pli bone prononceble kimralingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kimra lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon icipedia Cymraeg. La projekto fondiĝis en julio 2003. La 8-an de aŭgusto 2026 ĝi enhavas 284 449 artikolojn.

La 23-an de junio 2007, ĝi atingis 10 000 artikolojn, la 66-a Vikipedio kiu sukcesis tion. La 20-an de novembro 2008, ĝi atingis 20 000 artikolojn. Malpli ol jaron poste, la 28-an de oktobro 2009, ĝi atingis 25.000 artikolojn. En julio 2013 ĝi atingis 50 000 artikolojn kaj laŭ la stato de oktobro 2021 estis la 62-a plej granda Vikipedia eldono. Ĝi estas la sola tiaspeca interreta rimedo en la kimra lingvo kaj havas mezume 2,7 milionojn da vizitoj ĉiumonate, kio igas ĝin la plej populara retpaĝo en la kimra lingvo. Ĝi do havas gravan lokon en la kimralingva retkulturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]