Saltu al enhavo

Kinder Surprise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kinder Surprise
food brand (en) Traduki
registrita marko Redakti la valoron en Wikidata
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Posedata de FERRERO International vd
TTT Oficiala retejo
v • d • r
Rompita ovo kun la ujo (desegnita por simili ovoflavon ) forigita per ludilo

Kinder Surprise aŭ Kinder-ovo [1][2] (itale Kinder Sorpresa, signifante "infana surprizo", de la germana: Kinder, signifante "infanoj") estas ĉokolada ovo kun surprizo, enhavanta ludilon interne. La varmarko apartenas al la itala firmao Ferrero.

La produkto konsistas el ĉokolada ovo, kun interna tavolo de blanka ĉokolado , enhavanta plastan kapsulon kun surprizo - kutime pupo aŭ malgranda ludilo konsistanta el pluraj interligitaj partoj - interne, simile al la principo de paska ovo.

La ovo konsistas el 20 gramoj da ĉokolado en du-tavola ŝelo, bruna ekstere kaj blanka interne. Interne de la ovo, en kutime flava plasta envolvaĵo, estas truka figuro aŭ malgranda konstrukompleto. Kelkaj el la figuroj el la Kinder Surprise Eggs aperas sufiĉe malofte kaj do estas dezirataj de kolektantoj.

Ekzistas variaj tipoj: La Kinder Surprise Maxi -versio enhavas 100 gramojn da ĉokolado, la Kinder Surprise Giant Egg -versio enhavas 220 gramojn.

La ideo produkti ovformajn manĝaĵojn naskiĝis en 1968, kune kun linio de produktoj por infanoj nomata Kinder Ferrero de inventinto William Salice. La produktado de ĉokoladaj ovoj fare de ĉi tiu firmao komenciĝis en 1974. [3][4][5] Ekde tiam ĉirkaŭ 30 miliardoj da ovoj estis vendita tutmonde. [6][7][8]

Ludiletoj Kinder Surprise estas popularaj kolektaĵoj inter kaj infanoj kaj plenkreskuloj. Ferrero ofertas pli ol cent malsamajn surprizojn ĉiujare. La ideo meti ludileton en ĉokoladan ovon estas multe pli malnova ol Kinder Surprise, ĉokoladaj ovoj kun ludiletoj estis popularaj jardekojn antaŭ ol Salice eĉ naskiĝis.

Ekzistas multaj ludilaj opcioj - roluloj el popularaj desegnofilmoj kaj bildstrioj, aŭtoj, motorcikloj, aviadiloj kaj helikopteroj, bestoj, birdoj kaj tiel plu, inkluzive eĉ USB-memorilojn kun komputilludoj. Kelkaj el la ludiletoj estas tre maloftaj kaj vendiĝas je altaj prezoj.

La ludilo interne de la ovo estas fabrikita de multaj malsamaj fabrikantoj. Ĝi ofte devas esti kunmetita (aŭ muntita) de la aĉetanto mem, laŭ la ĉemetitaj instrukcioj.

Kinderegg-oj estas vendataj en multaj mondopartoj, kun kelkaj esceptoj. Unu ekzemplo estas Usono, kie la produkto estas kontraŭleĝa pro regulo malpermesanta dolĉaĵojn enhavantajn nemanĝeblajn partojn, inkluzive de ludiloj, en la pakaĵo. [9]

En la reklamo, la Kinder-ovo estas prezentita kiel triparta sperto sub la nomo Kinder Surprise

  • Surprizo
  • Defio (rilate al konstruado)
  • Ĉokolado

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]