Kinderszenen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kinderszenen, Op.15 (Infanaĝaj scenoj) esta ciklo konstista el dek tri mallongaj pianopecoj de Robert Schumann.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Aparte de la domina virtuozeco de la 19-a jarcento la komponisto, krome estanta poeto, kreis etajn karakterpecojn, kiaj simile troviĝas en ĉiuj kreoperiodoj. Al Schumann ne plu sufiĉis la vortoj, per kiuj la klasikaj poetoj kreis siajn verkojn; helpe de muziko eblis komuniki sentojn, por kiuj vortoj mankas. Kiel romantisto Schumann lasis la mondo post si kaj sin dediĉis al la arto de la nedirebla.

Schumann komponis la pianaĵojn ne laŭ programaj konceptoj, sed titolis ilin nur poste. Ili estas komprenendaj ne kiel ĉarmaj, sed kiel profunde seriozaj. Kaj la sente akcentata, lirika karaktero de la muziko kaj ankaŭ la individua kaj tuja travivado de la unuopaĵo validas kiel tipe romantismaj.

El origine 30 pecoj[1] Schumann elektis printempe 1838 jenajn 13:

Titolo Tonalo sonregistraĵo
1. Von fremden Ländern und Menschen (Pri fremdaj landoj kaj homoj) G-maĵoro
2. Kuriose Geschichte (Kurioza historio) D-maĵoro
3. Hasche-Mann (Kaptulo) b-minoro
4. Bittendes Kind
(Petanta infano)
D-maĵoro
5. Glückes genug (Sufiĉe da feliĉo) D-maĵoro
6. Wichtige Begebenheit (Grava okazintaĵo) A-maĵoro
7. Träumerei (Revaĵo) F-maĵoro
8. Am Kamin (Ĉe la kameno) F-maĵoro
9. Ritter vom Steckenpferd (Kavaliro de la ĉevaleto) C-maĵoro
10. Fast zu ernst (Preskaŭ tro serioza) g♯-minoro
11. Fürchtenmachen (Timigado) G-maĵoro
12. Kind im Einschlummern (Ekdormetanta infano) e-minoro
13. Der Dichter spricht (Parolas la poeto) G-maĵoro

Kinderszenen (Op.15) de Schumann havis eksternorman historian gravecon, ĉar ili influis la romantisman programminiaturon por piano kiel neniu alia antaŭe verkita ciklo. La plej fama peco el ĉi tiu ciklo estas „Träumerei“ (revado). La miniaturaro Kinderszenen konsistas el pecoj komponitaj ne por infanoj, sed kiel "respegulado de pliaĝulo por pliaĝuloj" (R.Schumann), male al Albumo por la junularo (Op.68). La lasta peco „Der Dichter spricht“ (parolas la poeto) klarigas en malmultaj taktoj romantisman mondkomprenon, kia preskaŭ neniel pli koncentrite estas trovebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sonregistraĵo[redakti | redakti fonton]

Pri tiu ĉi sono Von fremden Ländern und Menschen (Pri fremdaj landoj kaj homoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Polansky, Robert (1978). “The Rejected "Kinderscenen" of Robert Schumann's Opus 15”, Journal of the American Musicological Society 31 (1), p. 126–131. Alirita 2008-04-13..