Kinejo Babilono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kinejo Babilono vidita de la krucvojo de Hirtenstr./Rosa-Luxemburg-Str. (en 2010)

La kinejo Babilono - germane Kino Babylon - estas kinejo en la distrikto Mitte de Berlino. Ĝi estas parto de monumentprotekte listigita konstruaĵkomplekso sur la Rosa-Luxemburg placo aliflanke de la teatrejo Volksbühne. La domo estis konstruita en 1928/1929 laŭ planoj de la arkitekto Hans Poelzig kaj estas konsiderata kiel ekzempla verko en lia krea periodo de Nova objektivismo. En 1948 la domo estis peze rekonstruita kaj tiam funkciis kiel speciala kinejo en la socialisma Germana Demokratia Respubliko. Post kiam la kinejo devis esti fermita en 1993 pro la risko de kolapso, ĝi estis renovigita de 1999 ĝis 2001 kaj rekonstruita konforme al la konservado de historiaj monumentoj. La rekonstruo estis premiita per la "Germana Premio por Monumentprotektado" en 2002.

Por la historio de Esperanto aparte menciindas la fakto, ke la germana verkisto Ludwig Renn inter 1931 kaj 1933 faris tie propagandajn prelegojn por Germana Laborista Esperanto-Asocio. Kelkfoje iuj propagandaj aranĝoj estis malpermesitaj de la polico, kiel oni legas en „Internaciisto" 4. Probable Renn en sufiĉe bona grado regis Esperanton.