Kinematiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kinematiko estas subfako de klasika meĥaniko kiu priskribas la movadon de punktoj, korpoj (objektoj), kaj sistemoj de korpoj (objektaroj) sen konsidero al la fortoj, kiuj okazigas ties movon.[1][2][3] Kinematiko, kiel kampo de studo, estas ofte referencata kiel "geometrio de movado" kaj estas foje rigardita kiel branĉo de matematiko.[4][5][6] Kinematika problemo komencas per priskribo de la geometrio de la sistemo kaj per deklaro de la komencaj kondiĉoj de ajna konata valoro de pozicio, rapidoakcelo de punktoj ene de la sistemo. Poste, uzante argumentojn de geometrio, la pozicio, rapido kaj akcelo de ajna nekonata parto de la sistemo povas esti determinata. La studo kiel fortoj funkcias super korpoj falas ene de kinetiko, ne de kinematiko. Por pliaj detaloj, oni vidu analizan dinamikon.

Kinematiko estas uzata en astrofiziko por priskribi la movadon de astroj kaj astraroj. En meĥanika inĝenierado, robotiko, kaj biomeĥaniko[7] kinematiko estas uzata por priskribi la movadon de sistemoj konsistantaj el kunigitaj partoj (mult-ligitaj sistemoj) kiel ĉe motoro, robota brako aŭ la homa skeleto.

Geometriaj transformoj, nomitaj ankaŭ rigidaj transformoj, estas uzataj por priskribi la movadon de konsistaĵoj en meĥanika sistemo, simpligante la derivadon de ekvacioj de movado. Ili ludas gravan rolon en la dinamika analizo.

Kinematika analizo estas la procezo mezuri la kinematikajn kvantojn uzatajn por priskribi movadon. En inĝenierado, por ekzemplo, kinematika analizo povas esti uzata por trovi la gamon de movoj por difinita mekanismo kaj povi labori reen, uzante kinematikan sintezon por desegni mekanismon por dezirita gamo da movoj.[8] Krome, kinematiko aplikas algebran geometrion al la studo de meĥanika avantaĝo de meĥanika sistemo aŭ mekanismo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edmund Taylor Whittaker. (1904) A Treatise on the Analytical Dynamics of Particles and Rigid Bodies. Cambridge University Press. ISBN 0-521-35883-3.
  2. Joseph Stiles Beggs. (1983) Kinematics. Taylor & Francis, p. 1. ISBN 0-89116-355-7.
  3. Thomas Wallace Wright. (1896) Elements of Mechanics Including Kinematics, Kinetics and Statics. E and FN Spon.
  4. Russell C. Hibbeler. (2009) “Kinematics and kinetics of a particle”, Engineering Mechanics: Dynamics, 12‑a eldono, Prentice Hall, p. 298. ISBN 0-13-607791-9.
  5. Ahmed A. Shabana. (2003) “Reference kinematics”, Dynamics of Multibody Systems, 2‑a eldono, Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-54411-5.
  6. P. P. Teodorescu. (2007) “Kinematics”, Mechanical Systems, Classical Models: Particle Mechanics. Springer, p. 287. ISBN 1-4020-5441-6..
  7. A. Biewener. (2003) Animal Locomotion. Oxford University Press. ISBN 019850022X.
  8. J. M. McCarthy kaj G. S. Soh, 2010, Geometric Design of Linkages, Springer, New York.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]