Kinematografio en Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


En la Rusia Imperio (1896 - 1917)

La 22-an de marto 1895 la francaj fratoj Louis kaj Auguste Lumière prezentis sian unuan filmon "La eliro de la fabrikejoj Lumière", kiun Ili kreis per la inventita aparato nomita la "Cinématographe".

Printempe de 1896 Rusion venis la franca kameraisto Camille Cerf laborinta kune kun la fratoj Lumière. Lin dungis V.Rebrikov, honora civitano de Sankt Peterburgo, ricevinta permeson filmi la kronadon de imperiestro de Rusio, caro Nikolao la 2-a en moskva Kremlo la 26-an de majo 1896. Ĝin li faris perfekte.

Ĝis tio la 16-an de majo li montris funkciadon de la aparato "Kinematografo" en teatrejo de peterburga ĝardeno Akvario. La 18-an de majo sama prezentado okazis en teatrejo de Solodovnikov en Moskvo. Iom poste ĝin oni spektis en moskva ĝardeno Hermitage. Konatigo de publiko kun la novaĵo estis en interaktoj aŭ post fino de teatraj spektakloj.

Junie de 1896 la kinematografon spektis multaj vizitantoj kaj partoprenantoj de plej granda rusia foiro en Niĵnij Novgorod. La unikan eventon priskribis Maksim Gorkij (la urbo estas lia naskiĝloko) en sia artikolo publikita sub lia pseŭdonomo M. Pacatus.

Kinospektado baldaŭ iĝis tre populara kaj ŝatata tempopasigo. Por ĝi oni komencis organizi specialajn kinejojn. La unua kinejo estis en Sankt Peterburgo. Ĝis 1908 en Rusio ne ekzistis propra kinoproduktado kaj oni preferis montri eksterlandajn filmojn per aparatoj faritaj ankaŭ eksterlande. Escepto estis kroniko de kelkaj epizodoj el vivo de la cara familio, kiun efektivigis rusaj kameraistoj B.Matuŝevskij kaj A.Jagelskij.

En 1908 en moskva filio de la franca firmao "Pathé Frères" oni produktis la filmon "Donaj kazakoj", kies 219 kopioj tuj disvastiĝis tra la lando kaj havis grandan sukceson. La 28-an de oktobro 1908 peterburga kinoateliero sub gvido de Aleksander Drankov prezentis la unuan rusan filmon "Ponizovaja volnica" (el vivo de kozaka hetmano Stepan Razin). Samtempe en Moskvo komencis filmi entreprenisto Aleksander Ĥanĵonkov.

En 1911 tie Ĥonĵonkov kaj Gonĉarov produktis la unuan longan filmon "Defensivo de Sebastopolo". En la kinoateliero en 1912 aperis la unua en la mondo animacia filmo "La bela Lukanida aŭ milito de koleopteroj kontraŭ lukanoj", kiun realigis V.Stareviĉ. Li ankaŭ unue aplikis la specialajn efektojn al la filmado.

En 1913 la rusa kinoproduktado jam prosperas vaste kaj tiam ĝi atingis sian kulminon. Estis fondita granda kinokompanio de I.Jermoliev, kiu produktis pli ol 120 filmojn. Tie aperis senkompareblaj ĉefverkoj de Jakobo Protazanov: "La damo de pikoj" (motivo de Aleksandr Puŝkin) kaj "Patro Sergio" (motivo de Leo Tolstoj). En 1913 en Rusio funkciis 1412 kinejoj, el kiuj 134 estis en Sankt Peterburgo kaj 67 en Moskvo. La Unua mondmilito komenciĝinta en 1914 rezultigis gravan redukton de la kinoindustrio de Rusio.

En Sovetunio (1918 - 1991)

La 27-an de aŭgusto 1919 Vladimir Lenin signaturis la dekreton de la Soveta registaro pri la naciigo de la rusa kinematografio. Li tiam deklaris, ke "El ĉiuj artoj por ni plej grava estas kino". Li klare komprenis ĝiajn potencon kaj signifon por propagando de la komunismaj ideoj.

En Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko la 1-an de septembro 1919 aperis la Ŝtata Kino-lernejo, kiun estris aktoro kaj reĝisoro Vladimir Gardin (nun VGIK). En 1920 tie oni produktis la unuan sovetian filmon “Serpo kaj Martelo”. En 1924 aperis Gorkij filmstudio, kiu tiam nomiĝis “MeĵRabPom-Rusj”. Tie en 1931 oni kreis la unuan sovetian sonan filmon “Vivodona Atesto" kaj en 1934 la unuan muzikan filmon “Harmoniko". La unuan kolorigitan sovetian filmon "Grunjo Kornakova" oni aperigis tie en 1936. Novembre de 1920 surbaze de du naciigitaj kinofabrikoj de A.Ĥonĵonkov kaj I.Jermoliev oni fondis en Moskvo kinostudion, kiu ekde 1935 nomiĝas Mosfilm. Sama kinostudio funkciis en Petrogrado (Leningrado), kiu ekde 1934 nomiĝas Lenfilm.

En 1924 oni aperigis studion de animacia kino, kiu atingis grandan sukceson. "Kosma vojaĝo" estas muta scienc-fikcia filmo pri flugo sur la Lunon, kreita en studio Mosfilm en 1935. Nun oni povas spekti la filmon kun subtitoloj en Esperanto.

Usona Akademio de Kinematografio (Academy of Motion Picture Arts and Sciences, AMPAS) atribuis la unuan premion al la rusa filmo "Kirasŝipo Potjomkin" en 1926 kiun kreis la talenta reĝisoro Sergej Eisenstein.

"Aelita" aŭ la "Marso formortanta" estas romano far Aleksio Tolstoj. La libro inspiris la unuan grandan filmon sovetian en 1924. En 1931 oni organizis la unuan filmotekon, kiu nun estas plej granda arkivo de filmoj produktitaj en Sovetunio, tre valora heredaĵo de ĝia multenacia popolo.

En 1920 - 1940 jaroj ĉiu soveta respubliko fondis sian kinoproduktadon, por kio grave kontribuis la rusaj kolegoj. Tiam aperis kaj disvolviĝis kinofabrikoj en:

Dum la Granda patriota milito (1941 -1945) multaj kinofabrikoj estis evakuitaj el la centraj regionoj de USSR al Kazaĥio kaj Uzbekio. Malgraŭ malfavoraj kondiĉoj tie oni produktis plurajn ĉefverkojn de la rusa kinoarto. Multaj filmoj (ekz. "Bravulo el nia urbo", "Atendu min" k.a.) reale kontribuis por la venko, ĉar ili tre entuziasmigis soldatojn spektintajn ilin.

Plej sukcesaj ĝenroj

Premiitaj filmoj en kelkaj kinofestivaloj

En Kanoj (Festivalo de Cannes)

En Venecio (Festivalo de Venecio)

En Berlino (Berlinale)

En Usono (Oskar-premio)

En Moskvo (Moskva Internacia Kinofestivalo)

En Rusia Federacio (Ekde 1991)

USSR ĉesis la 25-an de decembro 1991. Kapitalisma koncepto kaj merkataj interrilatoj ekregintaj en la renovigita Rusio ŝanĝis influon de la ŝtato je la enlandaj problemoj. Kinoindustrio kaj kinejoj iĝis tiam privataj, tial ili ĉie kaj ĉiel serĉis profiton por elvivado. Tiutempe grave pligrandiĝis TV, homa video kaj komencis progresi Interreto. Por allogi publikon kinejoj pli ofte kaj vaste projekciis eksterlandajn filmojn (ĉefe malmultekostajn usonajn), kiujn plenigis sekseco, krueleco kaj perforto. Multaj kinejoj estis devigitaj ŝanĝi sian profilon de agado kaj komencis ion ajn vendi (eĉ aŭtojn) en grandaj haloj. Kinoproduktado ankaŭ grave velkis kaj longtempe estis ĝia stagnado. Iom post iom la kinematografio en nuna Rusio reviviĝas, kion pruvas prestiĝaj premioj de novaj rusaj filmoj kaj prospero de ĉefaj kinokompanioj.

Eksteraj ligiloj