King Crimson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
King Crimson, Madrido, en Eŭropa Turneo 2016.

King Crimson (karmezina reĝo) estas bando de progresiva roko fondita en Londono en 1969. Ĝi estis konsiderata unu de la pioniraj rok-grupoj kaj unu de la pilieroj de la ĝenro, trans ties diversigo sona kaj mutacioj stilismaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fripp koncerte en 1974.

La bando adoptis diversajn sonostilojn laŭlonga de sia historio, produkto de la diversa instrumentaro uzita kaj havis grandan influon sur multaj artistoj de nuntempa muziko. Krome, ĝi sukcesis akiri grandan nombron de sekvantoj spite sia malgranda aperado en radio, televido aŭ aliaj amaskomunikiloj.

Kvankam origina de Anglio, la bando havis mikson de personaro el Anglio kaj Usono ekde sia renaskiĝo de 1981. La grupo karakteriziĝas ankaŭ pro konstanta membroŝanĝoj, ĉar en ĝi partoprenis pli ol dudek muzikistoj, kaj pro longaj periodoj de neagado. Robert Fripp, la gitaristo kaj estro, estas la sola kiu formis parton de King Crimson dum ĝia tuta longa historio, ses ankaŭ kelkaj aliaj muzikistoj kiel Bill Bruford, Adrian Belew aŭ Tony Levin havis longan partoprenadon en la grupo.

La nomo King Crimson (karmezina reĝo) estis ideo de la vortumisto Peter Sinfield kiel sinonimo de Belzebuto, princo de diabloj. Laŭ Fripp, Belzebuto estas anglismigo de la araba esprimo B'il Sabab, kiu signifus “homo kiu ambicias”.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Robert Fripp en 2007.
  • In the Court of the Crimson King (1969)
  • In the Wake of Poseidon (1970)
  • Lizard (1970)
  • Islands (1971)
  • Larks' Tongues in Aspic (1973)
  • Starless and Bible Black (1974)
  • Red (1974)
  • Discipline (1981)
  • Beat (1982)
  • Three of a Perfect Pair (1984)
  • THRAK (1995)
  • The ConstruKction of Light (2000)
  • The Power to Believe (2003)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]