King Pleasure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
King Pleasure
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1922 (1922-03-24)
en Nov-Jorko
Morto 21-an de marto 1981 (1981-03-21) (58-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantisto
vdr

King Pleasure (naskiĝis la 24-an de marto 1922 en Oakdale en Tenesio kiel Clarence Beeks; mortis la 21-an de marto 1981 en Los-Anĝeleso) estis usona ĵazkantisto.

King Pleasure alkreskis en Cincinnati. En 1949 li venkis dum konkurso en la novjorka Teatro Apollo, kio glatigis al li la vojon por rapida kariero. Lia sonreggistraĵo de „Moody’s Mood for Love“, kantversio tekstita de Eddie Jefferson (pioniro de vokalizo) de la solo de James Moody pri „I’m in the Mood for Love“ el 1949, furoris en 1952 en Usono. Lia frazigo de la vokalizo, kiun transprenis ankaŭ la kantensemblo Dave Lambert, Hendricks kaj Ross, rikoltigis al li en 1953 la venkon je la enketoj de ĵazrevuo Down Beat. King Pleasure elverkis kantversiojn de „Parker’s Mood“ (ankaŭ laŭ teksto de Jefferson) kaj de solaĵoj de Stan Getz kaj Illinois Jacquet. Post aliaj sonregistradoj ĝis en la fruaj 1960-aj jaroj li vivis retiriĝinte ĉe la pacifika marbordo.

Jenaj sonregistraĵoj faritaj de li estas haveblaj kiel lumdisko:

  • King Pleasure Sings/Annie Ross Sings
  • Moody's Mood for Love (Blue Note)
  • Golden Days

Literaturo[redakti | redakti fonton]