Kinginsula emuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kinginsula emuo
rekreaĵo de 1907 fare de John Gerrard Keulemans, baze sur la haŭtaĵo de Parizo
rekreaĵo de 1907 fare de John Gerrard Keulemans, baze sur la haŭtaĵo de Parizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Strutoformaj
Familio: Dromaiedoj
Genro: Dromaius
Specio: Dromaius novaehollandiae ater
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Sinonimoj

Dromiceius novaehollandiae ater

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kinginsula emuo (Dromaius novaehollandiae ater) estas formortinta subspecio de la Emuo. Ĝi troviĝis endemie en Kinginsulo kie ĝi restis izolata. Tiu insulo situantas en la Markolo Bass inter kontinenta Aŭstralio kaj Tasmanio. La plej proksimaj parencoj de tiu birda subspecio povas esti la same formortinta Tasmania emuo, ĉar ili apartenis al ununura populacio ĝis almenaŭ antaŭ pli ol 14,000 jaroj, kiam Tasmanio kaj la Kinginsulo estis ankoraŭ konektitaj. La malgrando de la Kinginsula emuo povus esti ekzemplo de insula naneco.

La Kinginsula emuo estis la plej malgranda el ĉiuj emuoj, kaj havis pli malhelan plumaron ol la kontinenta emuo. Ĝi estis nigra kaj bruna, kaj havis nudan (senpluman) bluan haŭton de la kolo, kvankam komune kun kontinentaj emuoj ties idoj estis striecaj. Ili estis distingaj el la Kanguruinsula emuo laŭ nombroj de detaloj de ostoj, inklude grandon. La kutimaro de la Kinginsula emuo probable ne diferencis multe el tiu de la kontinenta emuo. Tiuj birdoj grupiĝis en emuaroj por manĝi kaj dum la reprodukta sezono. Ii manĝis berojn, herbon kaj algojn. Ili kuris rapide kaj povis defendiĝis per piedfrapado. La nesto estis neprofunda, kaj konsistis el seka foliaro kaj musko. La ino demetis 7 al 9 ovojn, kiuj estis kovataj de ambaŭ gepatroj.

Eŭropanoj malkovris la Kinginsulan emuon en 1802 dum fruaj ekspedicioj al la insulo, kaj plej el kio estas konata pri la birdo dum ties vivo venas el intervjuoj kiujn la franca naturalisto François Péron faris kun fokoĉasisto tie. Péron estis alveninta en la Kinginsulo en 1802 kun la ekspedicio de Nicolas Baudin, kaj en 1804 kelkaj kaj vivaj kaj remburitaj kaj Kinginsulaj kaj Kanguruinsulaj emuoj estis senditaj al Francio. La du vivantaj specimenoj de Kinginsula emuo estis tenitaj en kaptiteco en la Ĝardeno de la Plantoj, kaj la restoj de tiuj kaj la aliaj birdoj estas disigitaj tra diversaj muzeoj en Eŭropo nune. La bitakoroj de la ekspedicio ne specife klarigas el kiu insulo ĉiu birdo estis kaptita, aŭ eĉ se ili estas taksonomie distingaj, kaj tiele ties statuso restis neklara ĝis pli ol unu jarcento poste. Ĉasadpremo kaj incendioj fare de fruaj setlantoj en Kinginsulo ŝajne kondukis la naturan populacio al formorto ĉirkaŭ 1805. La du kaptitaj specimenoj loĝintaj en Parizo mortiĝis en 1822 kaj supozeble ili estis la lastaj el sia taksono.

Taksonomio

Muntita skeleto, Reĝa Zoologia Muzeo, Florenco.

Estis delonge konfuzo rilate al la taksonomio, statuso kaj geografia origino de la malgrandaj insulaj emutaksonoj el Kinginsulo kaj el Kanguruinsulo, ĉar specimenoj de ambaŭ populacioj estis transportitaj al Francio kiel parto de la sama Franca ekspedicio al Aŭstralio komence de la 1800-aj jaroj. La loglibroj de la ekspedicio malsukcesis klarigi ĉu kaj kiam la malgrandaj emuoj estis kolektitaj, kaj tio rezultis en amaso da sciencaj nomoj sinsekve stampitaj por unu aŭ ambaŭ birdoj, multaj sur pridisputebla bazo, kaj en la ideo ke ĉiuj specimenoj originiĝis el la Kangurua Insulo.[1] Krome, en 1914, L. Brasil asertis ke la ekspedicio ne trafis emuojn en Kinginsulo, ĉar la vetero estis tro malbona por ke ili povu lasi sian kampadejon.[2] Francoj aludis kaj al emuoj kaj al kazuaroj kiel "casoars" samtempe, kio kondukis al plia konfuzo.[3]

Louis Jean Pierre Vieillot unuafoje stampis la dunomon Dromaius ater en 1817.[4] En 1906, Walter Baldwin Spencer stampis la nomon Dromaius minor baze sur kelkaj ostoj kaj ovoŝeloj el subfosilioj de la Pleistoceno troviĝintaj en Kinginsulo la saman jaron, je la kredo ke ili estas la unuaj fizikaj pruvoj de emuo el tie.[5] Ankaŭ William Vincent Legge stampis nomon por tiuj restoj, Dromaius bassi, sed iom poste.[6] En sia libro de 1907 nome Extinct Birds, Walter Rothschild plendis kontraŭ la priskribo fare de Vieillot fakte referenca al la kontinenta emuo, kaj ke la nomo D. ater estis jam antaŭokupita. Se la haŭto de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo estas el Kanguruinsulo, ĝi iĝu la tipa specimeno de lia nova specio Dromaius peroni, nomita laŭ la franca naturalisto François Péron, kiu estis la ĉefa fonto de informo pri la birdo dum ties vivo.[7] La aŭstralia amatora ornitologo Gregory Mathews stampis pliajn nomojn en la komencaj 1910-aj jaroj, inklude novan genronomon, Peronista, ĉar li kredis, ke la Kinginsula emuo kaj la Kanguruinsula emuo estis genre distingaj el la kontinenta emuo.[8] Postaj fakuloj plendis, ke la subfosiliaj restoj trovitaj en Kinginsulo kaj en Kanguruinsulo ne estis klare diferencaj, kaj ke ili apartenas al la sama taksono.[9] En 1959, la franca ornitologo Christian Jouanin proponis, ke neniu el la haŭtaĵoj estis fakte el la Kanguruinsulo, post inspekti la dokumentojn de la ekspedicio kaj de la muzeo.[10] en 1990, Jouanin kaj Jean-Christophe Balouet uzis median jurmedicinon por demonstri, ke la muntita haŭto de Parizo venis el la Kinginsulo, kaj ke almenaŭ unu viva birdo estis alportita el ĉiu insulo.[11] Ĉiu sciencaj nomoj donitaj al la Kanguruinsula emuo estis tamen bazitaj sur specimenoj el Kinginsulo aŭ estis male nevalidaj, lasante ĝin sennoma. Pli ĵusaj trovoj de subfosilia materialo kaj sekvaj studoj pri la Kinginsula emuo kaj pri la Kanguruinsula emuo, ĉefe fare de Shane A. Parker en 1984, konfirmis ties separatan geografian originon kaj distingan morfologion. Parker nomis la birdon el la Kanguruinsulo Dromaius baudinianus, laŭ la estro de la franca ekspedicio.[12]

Estas malmultaj morfologiaj diferencoj kiuj distingas la formortintajn insulajn emuojn el la kontinenta emuo krom ties grando, sed ĉiuj tri taksonoj estis plej ofte konsiderataj distingaj specioj. Genetika studo de 2011 pere de kaj nuklea DNA kaj de mitokondria DNA, kiu estis elprenita el kvin subfosilioj de ostoj de Kinginsula emuo, montris, ke ties genetika variado falis ene de tiu de la nunaj kontinentaj emuoj. Ĝi estis tamen interpretita kiel samspecifa kun la emuoj de la aŭstralia kontinento, kaj estis reklasita kiel subspecio de Dromaius novaehollandiae, nome D. n. ater. Ankaŭ aliaj animaloj de Kinginsulo estas konsiderataj subspecioj de ties kontinentaj aŭ tasmaniaj partneroj pli ol distingaj specioj. La fakuloj sugestis ke pluaj studoj uzantaj diferencajn metodojn povus trovi karakterojn kiuj distingu la taksonojn.[13]

Evoluo

Rekreaĵo fare en 1911 de Keulemans baze sur la haŭtaĵo de Parizo.

Dum la fina Kvaternaro (antaŭ 0.7 milionoj da jaroj), vivis malgrandaj emuoj sur nombro de ĉemarbordaj insuloj de kontinenta Aŭstralio. Krom la Kinginsula emuo, tiuj estis taksonoj troviĝintaj ĉe la Kanguruo-Insulo (D. baudinianus) kaj Tasmanio (D. n. diemenensis), ĉiuj el kiuj estas nun formortintaj. La plej malgranda taksono, nome la Kinginsula emuo, estis limigita al malgranda insulo situanta en la Markolo Bass inter Tasmanio kaj Viktorio, je proksimume 100 km el ambaŭ marbordoj. Kinginsulo estis iam parto de la terponto kiu konektis Tasmanion kaj kontinentan Aŭstralion, sed altiĝo de marnivelo sekve de la lasta glacimaksimumo eventuale izoligis la insulon. Kiel rezulto de fenotipa ŝanĝebleco la populacio de Kinginsula emuo eble suferis procezon de insula naneco.[13]

Laŭ la aŭtoroj de la genetika studo de 2011, la proksima rilato inter la Kinginsula emuo kaj la kontinentaj emuoj indikas, ke la unua populacio estis izolita el la dua relative ĵuse, pro ŝanĝoj en la marnivelo en la Markolo Bass, kontraŭ fondinta emustirpo kiu estus diverĝinta el la kontinenta emuo multe pli frue kaj sekve iĝis formortintaj el la kontinento.[13] Modeloj de ŝanĝoj en la marnivelo indikas, ke Tasmanio, inklude Kinginsulon, estis izolata el la kontinenta Aŭstralio antaŭ ĉirkaŭ 14,000 jaroj. Nur post kelkaj miloj da jaroj la Kinginsulo estis separata el Tasmanio.[14] Tiu dumtempa panoramo sugestus, ke prapopulacio de kaj Kinginsula emuo kaj de Tasmania emuo estis dekomence izolita el la kontinenta taksono, post kio la populacioj de Kinginsula emuo kaj de Tasmania estis separitaj. Tio siavice indikas, ke la same formortinta Tasmania emuo estas probable tiom proksime rilata al la kontinenta emuo kiom la Kinginsula emuo, kaj ambaŭ kaj la Kinginsula emuo kaj la Tasmania emuo estus pli proksime rilataj unu al la alia. Fosiliaj emuaj taksonoj montras averaĝan grandon inter tiu de la Kinginsula emuo kaj tiu de la kontinenta emuo. Tiale, la kontinentaj emuoj povas esti konsiderataj grandaj aŭ gigantaj formoj.[13]

Aspekto

Grandokomparo inter homo, kontinenta emuo, kaj la Kinginsula emuo

La Kinginsula emuo estis la plej malgranda emutaksono, kaj estis ĉirkaŭ duongranda el la grando de la kontinentaj birdoj. Ĝi estis ĉirkaŭ 87 cm alta. Laŭ la intervjuo de François Péron kun loka fokoĉasisto, la plej grandaj specimenoj estis ĝis 137 cm longaj, kaj la plej fortikaj pezis 20 al 23 kg. Ĝi havis pli malhelan plumaron, kun etende nigraj plumoj ĉe la kolo kaj kapo, kaj nigrecaj plumoj sur la korpo, kie ili miksiĝas kun brunaj.[9] La beko kaj piedoj estis nigrecaj, kaj la nuda haŭtaĵo de la kolflanko estis blua.[7] La genetika studo de 2011 ne trovis genojn komune asociitajn kun melanismo ĉe birdoj, sed proponis, ke la malhela koloraro povus rilati al alternaj genetikaj aŭ negenetikaj faktoroj.[13] Péron asertis, ke estis malmulta diferenco inter seksoj, sed ke la masklo estis eble pli brila kaj iomete pli granda. La junuloj estis grizaj, dum la idoj estis striecaj kiel tiuj de aliaj emuoj. Ne estis laŭsezonaj varioj en plumaro.[9] Ĉar la ino de la kontinentaj emuoj estas averaĝe pli granda ol la masklo, kaj povas iĝi pli brila dum la reprodukta sezono, male al normaleco ĉe aliaj birdospecioj, kelkaj el tiuj observoj povas esti bazitaj sur erara konvencia konaro.[3]

Subfosiliaj restoj de Kinginsula emuo montras, ke la tibio estis ĉirkaŭ 330 mm longa, kaj la femuro estis 180 mm longa. La pelvo estis 280 mm longa, 64 mm larĝa antaŭe, kaj 86 mm larĝa malantaŭe.[7] La tarsometatarso averaĝis 232 mm en longo. Ĉe maskloj, la tibiotarso averaĝis 261 mm, dum ĝi averaĝis 301 mm ĉe inoj. Kontraste, la samaj ostoj estis 269 mm kaj 305 mm ĉe la Kanguruinsula emuo. Krom esti pli malgranda, la Kinginsula emuo diferencas osteologie el la Kanguruinsula emuo pro tio ke la intertroklea forameno de la tarsometatarso estas kutime tute aŭ parte mallongigita. La ekstera kalkanea trokleo estis pli kurba ĉe la meza trokleo ĉe la Kanguruinsula birdo, dum estis paralela ĉe la Kinginsula emuo.[12]

Komparo de kranikonturoj ĉe kontinenta (A, B, C) kaj Kinginsula emuo (D, E)

La Kinginsula emuo kaj la kontinenta Emuo montras malmultajn morfologiajn diferencojn krom la grava diferenco laŭ grando. Mathews asertis, ke la kruroj kaj la beko estis pli mallongaj ol tiuj de la kontinenta Emuo, kvankam la fingroj estis preskaŭ de sama longo, kaj tiele proporcie pli longaj. La tarso de la Kinginsula emuo estis ankaŭ trifoje pli longa ol la bekobordo, dum ĝi estis kvarfoje pli longa ĉe la kontinenta Emuo.[8] Aldonaj trajtoj kiuj supozeble distingis tiun birdon el la kontinenta Emuo estis jam sugestitaj kiel la dista forameno de la tarsometatarso, kaj la konturo de la kranio. Tamen la dista forameno esta variebla ĉe la kontinenta Emuo montrante partikularan diversecon inter junuloj kaj plenkreskuloj kaj estas tiele taksonomie negrava.[15] Same okazas ĉe la kranikonturo, kiu estas pli kupolforma ĉe la Kinginsula emuo, karaktero kiu estas vidata ankaŭ ĉe junaj kontinentaj emuoj.[13]

Kutimaro kaj ekologio

Beroj de Leptecophylla juniperina, kiuj estis parto de la dieto de tiu emuo

La intervjuo de Péron priskribas kelkajn aspektojn de la kutimaro de la Kinginsula emuo. Li verkis, ke tiu birdo estas ĝenerale solema sed ariĝas en emuaroj el 10 al 20 dum la reprodukta sezono, poste disvagadas laŭpare. Ili manĝis berojn, herbon kaj algojn, kaj manĝis ĉefe dum mateno kaj vespero. Ili estis rapidaj kurantoj, sed estis ŝajne plu malrapidaj ol la kontinentaj birdoj, ĉar estis pli dikaj. Ii naĝis bone, sed faris tion nur se necese. Ili emis la etoson de lagunoj kaj de la marbordo, pli ol la malfermajn areojn. Ili usis krifon en ĉiu flugilo por grati sin mem. Malkapablaj elflugi el la ĉashundoj de la fokoĉasistoj, ili povis defendiĝi per piedfrapado, per kio ili povis kaŭzi grandan damaĝon.[16]

Péron asertis, ke la nesto estis kutime situanta ĉe akvo kaj surgrunde sub la ombro de arbusto. Ĝi estis konstruita el bastonetoj kaj kovrita el sekaj folioj kaj musko; ĝi estis ovalforma kaj ne tre profunda. La ino -laŭ li- demetis 7 al 9 ovojn ĉiam ĉe la 25a kaj 26a de julio, sed oni ne konas la selektan avantaĝon de tiu reprodukta samtempigo. La ino kovis la ovojn, sed la masklo disvolviĝis kovareon, kio indikas, ka ankaŭ li kontribuis. Ankaŭ la nekovanta patro restis ĉe la nesto, kaj la idoj lasis la neston jam 2 aŭ 3 tagojn post eloviĝo.[9] Péron markis la kovoperiodon kiel de 5 aŭ 6 semajnoj, sed ĉar la kontinenta Emuo kovas dum 50 al 56 tagoj, tio povas aspekti tro mallonga. Li asertis, ke patrina emuo defendis sian idon el korvoj per beko, sed tio nun oni konas kiel strikte maskla kutimaro.[3]

La kapitano Matthew Flinders ne trovis emuojn kiam li vizitis Kinginsulon en 1802, sed lia naturalisto, Robert Brown, ekzamenis ties fekon kaj notis, ke ili ĉefe estis manĝintaj berojn de Leptecophylla juniperina.[3] Rakonto de angla ornitologo John Latham pri la "Kazuaro de Van Diemen's" povus aludi ankaŭ al la Kinginsula emuo, baze sur la priskribita malgrando. Aldone al fizika priskribo, li asertis, ke ili ariĝis en grupoj de 70 al 80 individuoj en difinita loko dummanĝe, kutimo kiu estis profitata de ĉasistoj.[9]

Rilato kun homoj

Ilustracio de la haŭtaĵo de Parizo el 1834

La Kinginsulaj emuoj estis unuafoje viditaj de eŭropanoj kiam roto el la ŝipo Lady Nelson, estrita de la aŭstralia esploristo John Murray, vizitis la insulon en januaro de 1802. La birdo estis sporade menciita de veturantoj de tiam, sed ne detale.[3] La kapitano Nicolas Baudin vizitis la Kinginsulon poste en 1802, dum franca ekspedicio de 1800–04 por mapigi la marbordon de Aŭstralio. Du ŝipoj, nome Le Naturaliste kaj la Le Géographe, estis parto de la ekspedicio, kiu kunportis ankaŭ naturalistojn kiuj priskribis la lokan naturon.[9] François Péron, naturalisto kiu estis parto de la ekspedicio de Baudin, vizitis la Kinginsulon kaj estis la lasta persono kiu registris priskribojn el la Kinginsula emuo el la naturo.[13] Iam, Péron kaj kelkaj el la kompanoj iĝis surstrande pro ŝtormoj kaj rifuĝiĝis ĉe kelkaj fokoĉasistoj. Oni servis al ili emuan viandon, kion Péron priskribis per favoraj terminoj kiel kun gusto duonvoje "inter tiu de meleagro kaj tiu de porkido".[3]

Péron ne informis, ke li mem vidis emuon sur la insulo, kio povas klarigi kial li priskribis ilin tiom grandaj kiom la kontinentaj birdoj. Anstataŭe, plej el kio nune estas konata pri la Kinginsula emuo devenas el 33-era demandaro kiun li uzis por intervjui la lokan anglan fokoĉasiston, nome Daniel Cooper, pri la birdo. Laŭ postulo de la aŭtoritatoj por ke la ekspedicio alportu reen utilajn plantojn kaj animalojn, Péron demandis ĉu la emuoj povas esti bredataj kaj plidikigitaj en kaptiveco, kaj ricevis varion de kuirreceptoj. La demandaro de Péron restis nepublkigita ĝis 1899, kaj de tiam oni konis malmulte pri la birdo dum ties vivo.[3]

Transportitaj specimenoj

Plato el 1807 fare de Charles-Alexandre Lesueur, eble montranta tiun specion dekstre.

Kelkaj emuaj specimenoj apartenantaj el diferencaj subspecioj estis senditaj al Francio, kaj vivaj kaj mortintaj, kiel parto de la ekspedicio. Kelkaj el tiuj ekzistas en eŭropaj muzeoj nune. Le Naturaliste alportis unu vivantan specimenon kaj unu haŭtaĵon de la kontinenta emuo al Francio en junio de 1803. Le Géographe kolektis emuojn el kaj Kinginsulo kaj el Kanguruinsulo, kaj almenaŭ du vivantajn Kinginsulajn individuojn, supozeble kaj masklo kaj ino laŭ kelkaj fontoj, kaj tiuj estis portitaj al Francio en marto de 1804. Tiu ŝipo alportis aknaŭ haŭtaĵojn de kvin junuloj kolektitaj el diversaj insuloj. Du el tiuj haŭtaĵoj, kies deveno estas nekonata, estas nune en Parizo kaj Torino respektive; la resto perdiĝis. La "ino" mortiĝis en aprilo de 1822, kaj ties haŭtaĵo estas nune muntita kaj ekspoziciita en la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo. La "masklo" mortiĝis en majo de 1822, kaj estis konservita kiel skeleto en tiu sama muzeo.[9] Antaŭ ties morto, ili estis tenitaj en kaptiveco ĉe la birdarejo de la imperiestrino Jozefino, kaj movigitaj al la Ĝardeno de la Plantoj post unu jaro. La pariza haŭtaĵo enhavas kelkajn ostojn, sed ne la pelvon, kio estas indikilo de sekso, kaj tiele la supozita ina identeco restis nekonfirmita. Péron notis, ke la malgrandaj emuoj alportitaj en Francion estis distingaj el tiuj de la kontinento, sed ne ke ili estis distingaj unu disde alia, aŭ el kiu insulo venis ĉiu el ili, kaj tiele ties deveno estis nekonata dum pli ol unu jarcento.[3] Estas ankaŭ skeleto en la Muzeo de Natura Historio (Florenco), kiun ĝi akiris el Francio en 1833, sed ĝi estis misetikedita kiel kazuaro ĝis ĝi estis ĝuste identigita de la itala zoologo Enrico Hillyer Giglioli en 1900.[17] Kelkaj elementoj de tiu skeleto estas perditaj, kaj kelkaj estis anstataŭitaj de lignaj kopioj. Ties dekstra metatarso estis damaĝita dum vivo kaj estis kuracita malĝuste.[18] Oni supozis, ke temas pri masklo, sed nun oni konas ke temas pri kompono de du individuoj. Kvara specimeno ŝajne estis tenita en la World Museum de Liverpulo, sed ĝi povas esti simple juna kontinenta Emuo.[9] Krom la specimenoj de Kinginsula emuo alportitaj en Francion, ŝajne kelkaj estis alportitaj ankaŭ al kontinenta Aŭstralio en 1803, sed ties posto estas nekonata.[3]

Preparaj skizoj por la plato de 1807.

La trivolumena rakonto de la ekspedicio fare de Péron en 1807, nome Voyage de découverte aux terres Australes, enhavas ilustracion (plato 36) de "kazuaroj" fare de Charles-Alexandre Lesueur, kiu estis la oficiala artisto dum la veturado de Baudin. Oni klarigas, ke la montritaj birdoj estas el "Ile Decrès", nome franca nomo por la Kanguruinsulo, sed estas konfuzo pri ĉu kio estas fakte pentrita.[9] La du plenkreskaj birdoj estas etikeditaj kiel kaj masklo kaj ino de la sama specio, ĉirkaŭata de junuloj. La familigrupo montrita estas malprobabla, ĉar reproduktaj paroj de la kontinenta Emuo disiĝas post la masklo ekkovas la ovojn. La preparaj skizoj de Lesueur ankaŭ indikas, ke tiuj povas esti pentritaj el la kaptivaj birdoj en la Ĝardeno de Plantoj, kaj ne estas naturaj birdoj, kiuj estus pli malfacile observeblaj dum etendaj periodoj. La aŭstralia muzezorganto, nome Stephanie Pfennigwerth, anstataŭe proponis, ke la pli granda, helruĝeca "masklo" estis fakte pentrita el kaptiva Kanguruinsula emuo, ke la pli malgranda, malhela "ino" estas kaptiva Kanguruinsula emuo, ke la scenejo estas fikcia, kaj ke la seksoj de la birdoj estas nedeterminebla. Ili povas anstataŭe nur esti supozinta, ke temas pri masklo kaj ino de la sama specio pro ties diferenco laŭ grando. Hokeca ungego ĉe la "masklo" estis interpretita kiel pruvo ke ĝi estis vivanta en kaptiveco, kaj ĝi povas indiki ankaŭ, ke la pentrita specimeno estas identa al la skeleto de Kanguruinsula emuo de Parizo, kiu havas misformintan fingron. La junulo dekstre povus esti bazita sur la haŭtaĵo de Parizo de proksimume kvinmonata specimeno de Kinginsula emuo, kiu povas siavice esti la individuo kiu mortiĝis sur la ŝipo Le Geographe dum akra vetero, kaj estis supozeble remburita tie mem fare de Lesueur mem. La idoj povas esti anstataŭe simple estis bazitaj sur tiuj de kontinentaj emuoj, ĉar oni konas neniun kolektita.[3]

Formorto

Plaro de 1807 fare de Lesueur montranta marelefantojn kaj fokoĉasistojn en Kinginsulo.

La preciza kaŭzo de la formorto de la Kinginsula emuo estas nekonata. Tuj post la birdo estis malkvrita, fokoĉasistoj setliĝis sur la insulo pro la abundo de marelefantoj. La intervjuo de Péron kun Daniel Cooper sugestis, ke ili verŝajne kontribuis al la forigo de tiu birdo per ties ĉasado, kaj eble per okazigo de incendioj. Péron priskribis kiel ili intence trejnis ĉashundojn por ĉasadi emuojn; Cooper akceptis, ke li mem estis mortiginta ne malpli ol 300 emuojn.[13] Cooper estis sur la insulo ses monatojn, kio sugestas, ke li mortigis 50 birdojn monate (aŭ ke li troigis). Lia grupo de fokoĉasistoj konsistis el dekunu viroj kaj lia edzino, kaj ili povus esti mortiginta 3,600 emuojn ĝis la tempo kiam Péron vizitis ilin. Péron klarigis, ke la fokoĉasistoj konsumis enorman kvanton de viando, kaj ke iliaj hundoj mortigis kelkajn animalojn ĉiutage. Li observis ankaŭ, ke tiaj ĉashundoj estis liberaj ĉe la Kanguruinsulo, kaj meditis, ke ili eble nuligis la tutan populacion de kanguruoj tie dum kelkaj jaroj, sed li ne menciis saman senton pri la Kinginsula emuo.[3] Ankaŭ naturaj incendioj povus esti ludintaj gravan rolon.[9] Probable la du kaptivaj birdoj en Francio, kiuj mortiĝis en 1822, survivis siajn naturajn samspecianojn de la Kinginsulo, kaj estis tiele la lastaj el ties grupo.[1] Kvankam Péron asertis, ke la Kinginsulo "svarmis" je emuoj en 1802, ili eble estis jam formortintaj en naturo tiom frue kiom ĝis 1805.[3]

En 1967, kiam la Kinginsula emuo estis ankoraŭ konata nur el prahistoriaj restoj, James Greenway pridemandis ĉu ili povus esti formortitaj de kelkaj indiĝenoj, kaj spekulaciis, ke eble incendioj okazigitaj de prahistoriaj homoj aŭ de fulmoj povus esti kulpaj. Tiam ankaŭ la kontinenta Emuo estis minacata pro troĉasado, kaj Greenway avertis, ke tio povus fini same kiel ĉe la fino de ties insulaj parencoj se ne oni praktikas protektajn decidojn.[19]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. 1,0 1,1 Fuller, E. (2001). Extinct Birds (revised ed.). New York: Comstock. p. 33. ISBN 978-0-8014-3954-4.
  2. Brasil, L. (1914). "The Emu of King Island". Emu 14 (2): 88–97. doi:10.1071/MU914088.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 Pfennigwerth, S. (2010). "(William T. Stearn Prize 2009) "The mighty cassowary": The discovery and demise of the King Island emu". Archives of Natural History 37: 74–90. doi:10.3366/E0260954109001661<
  4. Vieillot, L. J. P. (1817). "Dromaius ater". Nouveau Dictionaire d'Histoire Naturelle (franca) 11: 212.
  5. Spencer, W. B.; Kershaw, J. A. (1906). "A Collection of sub-fossil birds and marsupial remains from King Island, Bass Straits". Memoirs of the National Museum of Melbourne 3: 5–35.
  6. Legge, W. V. (1906). "The Emus of Tasmania and King Island". Emu 6 (3): 116–119. doi:10.1071/MU906116
  7. 7,0 7,1 7,2 Rothschild, W. (1907). Extinct Birds. London: Hutchinson & Co. pp. 235–237. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Rothschild" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  8. 8,0 8,1 Mathews, G. M.; Iredale, T. (1921). A Manual of the Birds of Australia. H.F. & G. Witherby. p. 5. doi:10.5962/bhl.title.14116
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 Hume, J. P.. (2012) Extinct Birds. London: A & C Black, p. 19–21. ISBN 978-1-4081-5725-1.
  10. Jouanin, C. (1959). "Les emeus de l'expédition Baudin". L'Oiseau et la Revue Française d'Ornithologie (franca) 29: 168–201.
  11. Balouet, J. C.; Jouanin, C. (1990). "Systématique et origine géographique de émeus récoltés par l'expédetion Baudin". L'Oiseau et la Revue Française d'Ornithologie (franca) 60: 314–318.
  12. 12,0 12,1 (1984) “The extinct Kangaroo Island Emu, a hitherto unrecognised species”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 104, p. 19–22. 
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 13,6 13,7 Heupink, T. H.; Huynen, L.; Lambert, D. M. (2011). "Ancient DNA suggests dwarf and 'giant' emu are conspecific". In Fleischer, Robert C. PLoS ONE 6 (4): e18728. doi:10.1371/journal.pone.0018728. PMC 3073985. PMID 21494561
  14. Lambeck, K.; Chappell, J. (2001). "Sea level change through the last glacial cycle". Science 292 (5517): 679–686. doi:10.1126/science.1059549. PMID 11326090
  15. (1987) “The fossil history of the Emus, Dromaius (Aves: Dromaiinae)”, Records of the South Australian Museum 21 (2), p. 85–117. 
  16. (1899) “Note sur l'Émeu noir (Dromæs ater V.) de l'île Decrès (Australie)”, Bulletin du Muséum d'Histoire Naturelle (Franca) 5, p. 206–214. 
  17. Patterson, C.; Rich, P. (1987). "The fossil history of the Emus, Dromaius (Aves: Dromaiinae)". Records of the South Australian Museum 21 (2): 85–117. OCLC 156775809
  18. Giglioli, H. H. (1901). "On a specimen of the extinct Dromaeus ater discovered in the Royal Zoological Museum, Florence". Ibis 43: 1–10. doi:10.1111/j.1474-919X.1901.tb07516.
  19. Greenway, J. C.. (1967) Extinct and Vanishing Birds of the World. New York: American Committee for International Wild Life Protection 13, p. 141–144. ISBN 978-0-486-21869-4.