Kiniraso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mirho kaj Kiniraso, gravuraĵo de Virgil Solis (1514–1562)

Kiniraso (helene Κινύρας , latine Cinyras) estis en la helena mitologio filo de la kilikia reĝo Sandako kaj lia edzino Farnako, (aŭ filo de asiria reĝo Pafo). Li estis kipra reĝo, patro de Afrodita amanto Adoniso kaj de Adonisa patrino Mirho.

Kiniraso sekvis sian patron Sandakon, kiu foriris el Asirio en Kilikion, kie fondis la urbon Kelenderison. Kiniraso pli poste eksidiĝis sur Kipro, kie fondis la urbon Pafoson kaj edziĝis al Metharmo, filino de kipra reĝo Pigmaliono. Al la geedzoj naskiĝis filo Oksiporo kaj laŭ tiu ĉi versio de la mito, filo Adoniso kaj filinoj Orsediko, Laogoro kaj Braisia. Kiniraso poste regis longe tre feliĉe. LIa riĉeco, simile kiel de lidia reĝo Kroiso, fariĝis en la antikva epoko proverba.

Kiniraso komencis sur Kipro ekspluati kupron kaj ankaŭ oni lin markas inventinto de pavimeroj kaj iloj, kiel tenajlo, martilo kaj amboso.

Dum lia regado okazis fama Troja milito. Kiam al li venis delegacio, en kiu estis sparta reĝo Menelao, Agamemna kuriero kaj amiko Taltibio kaj itaka reĝo Odiseo, kiuj konvinku lin, ke li fariĝu ilia ligano. Kiniraso riĉe fordonacis ilin kaj promesis al ili, ke sendos en la militon kvindek ŝipojn. Sed fine li sendis nur unu ŝipon, kiun estris lia filo Migdaliono.

En la dua edzeco estis lia edzino Kenĥriso. Naskiĝis al ili filino Mirho (Smirno), honore al kiu Kiniraso fondis samnoman urbon en Malgranda Azio. Kiniraso fariĝis la unua sacerdoto de Afrodita kaj konsekris al ŝi templon en la urbo Pafos. Lia proverba bonŝanco forlasis lin, kiam lia edzino fanfaronis, ke ilia filino estas pli bela ol diino Afrodita mem. La diino ne povis toleri tian komparon kaj preparis teruran venĝon: Mirho ekamis sian patron tiel, ke ne povis sian amon regi.

Helpe de sia vartistino, kiu la reĝon ebriigis per vino, fariĝis lia amantino. Kiam pli poste Kiniraso eksciis, kio okazis, prenis gravon kaj provis sian filinon mortigi, sed tiu sukcesis fuĝi en foran eksterlandon. Tie ŝi malbenis sin mem per terura damno, ke dioj senigu ŝin de la vivo kaj de la morto. Dioj do transformis ŝin en arbon, al kiu estis destinite ĉiam plori. Likvaĵo, kiu el la arbo gutas, ĝis nun nomiĝas mirho. Mirho poste, jam transformita en arbon, naskis filon kaj samfoje sian fraton, nomatan Adoniso, kiu pli poste fariĝis amanto de la diino Afrodita.

La legendo ne estas de la greka deveno. Grekoj transprenis ĝin verŝajne de fenicoj. Jam en la antikvaj epokoj rigardis ĝin "kanton el fremdaj landoj", kiel prezentas ĝin en sia transversado romia poeto Ovidio en la verko Metamorfozoj.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kinyras en la ĉeĥa Vikipedio.