Kinopoisk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kinopoisk
ruse Кинопоиск
Kinopoisk ruse Кинопоиск
Kinopoisk
ruse Кинопоиск
retejo • film database • videa elsendflua servo • dissendanto
Priskribo datumbazo de filmoj kaj televidserioj kun recenzoj de la uzantoj, biletvendejo, retkinejo
Lando Rusio
Retadreso https://www.kinopoisk.ru
Lingvo(j) ruse
Posedanto Yandex
Registriĝo jes
Fondiĝo novembro 2003
Stato aktiva
vdr

Kinopoisk (ruse Кинопоиск) estas la plej granda en Rusio retejo kun datumbazo de filmoj kaj televidserioj kun recenzoj de la uzantoj, biletvendejo kaj retkinejo. Ĝi ankaŭ produktoras kaj elsendofluigas filmojn kaj televidseriojn. Kinopoisk estis kreita en 2003, ekde 2013 ĝi estas posedata de Yandex.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sendependa firmao[redakti | redakti fonton]

Kreinto de la projekto Vitalij Tacij devenas el la urbo Ĉerepovec; infanaĝe kune kun sia patro li estis fervora kinoŝatanto kaj laŭ propono de la patro li faris kajeron, en kiu registris la spektitajn filmojn kaj iliajn datumojn (reĝisoroj, aktoroj ktp). En la Instituto de Ŝtalo kaj Alojoj (Moskvo) li faris sian unuan retejon pri la kino por si kaj la geamikoj. Samloke li konatiĝis kun samkursanto Dmitrij Suĥanov kaj en 2003 ili decidis fari retejon. Tacij plu kompletiganta sian kinodatumbazon proponis fari la kinoenciklopedion. Origine oni planis nomi ĝin Kinobank (ruse Кинобанк), sed antaŭnelonge tiu ĉi nomo en Interreto estis okupita. Alia varianto estis Pora v kino (ruse Пора в кино, do Tempas iri al kino), sed post latina transliterumo ĝi aspektis kiel nomo de rusa vilaĝo. Do oni elektis Kinopoisk (Kinoserĉado)[1]. Ĉe la starto en ĝi estis 4000 filmoj, post lanĉo de la retejo jam kelkdek mil. En novembro 2003 la retejo iĝis alirebla por la uzantoj. Konkurantoj asertas ke ili simple ŝtelis la datumbazon de IMDb, kion konfirmis la samaj priskriboj de pluraj malmulte konataj filmoj, la samaj eraroj ktp. La kreintoj neas tion kaj diras ke la informojn aldonas la uzantoj kiuj povas fari tion en ambaŭ retejoj, kio klarigas la similecon[2]. Tamen ili agnoskas ke ĉe la starto la informoj estis prenitaj de jamaj kinoretejoj[1].

Teamo el tri homoj kreadis ĝin dum kelkaj monatoj. Paŝon post paŝo ĝi transformiĝis je enciklopedio pri kino, formiĝis komunumo de uzantoj, komenciĝis kunlaboro kun kinejoj kaj filmstudioj[3]. Vitalij Tacij okupiĝis pri la dezajno kaj enhavo, Dmitrij Suĥanov pri programaro kaj aliaj teknikaj aferoj. En 2005 la retejo komencis vendi DVD, sed mendoj grave superis eblecojn de kurieraj servoj, do ili rezignis je tio kaj transiris al kunlaboro kun retvendejo Ozon[4]. En 2006 la retejo komencis vendi reklamon. En 2007 al la teamo aliĝis Jurij Milner el la investa fonduso DST Global, kiu investis ĉirkaŭ 1,2 miliono da dolaroj, ricevinte 40% de la akcioj. Tio ebligis vastigi la teamon, oficejon kaj teknikaron. En 2009 DST Global vendis siajn akciojn al AlloCiné[2]. En 2010 la projekto iĝis profita. 90% de la enspezoj venis de reklamo[5].

Parto de Yandex[redakti | redakti fonton]

En 2013 la posedantoj komprenis ke la rapida kresko finiĝis kaj por daŭrigi ĝin necesas lanĉi ion tute novan, ekzemple retkinejon, kion ili ne povis realigi pro malsufiĉo de mono. Ili decidis vendi la firmaon[4]. Okazis fermita konkurso kaj Yandex proponis 80 milionojn da dolaroj, pli ol iu ajn[4][6]. La 15-an de oktobro 2013 Yandex informis pri la aĉeto de Kinopoisk. Tiutempe ĝin uzis 18,6 milionoj da homoj kaj ĝi okupis la 16-an lokon inter plej popularaj rusiaj retejoj. La retejo havis pli ol 100 milionojn da pritaksoj, ĉiumonate aperis pliaj 3 milionoj[7].

En aŭgusto 2014 estis lanĉita servo Yandex Biletoj kaj oni anoncis ĝian aperon ankaŭ en Kinopoisk[8]. En oktobro 2014 oni anoncis transformon de Kinopoisk je retkinejo[6].

La 8-an de oktobro 2015 ekfunkciis grave modernigita versio de la retejo, kies ĉefa nova trajto estis ebleco spekti filmojn en retkinejo[9][10]. Ĝi evidentiĝis fuŝa kaj elvokis ekstreme negativan reagon de la uzantoj kaj de ĝia fondinto Tacij, nominta ĝin "granda fekaĵo" kaj supozinta ke pro tia traktado post du jaroj la projekto ne plu ekzistos[11][12]. Sekvan tagon Yandex promesis relanĉi la malnovan version, pardonpetis kaj diris ke la nova versio estos perfektigota antaŭ ol iĝi la ĉefa[13]. La 12-an de oktobro la malnova versio revenis kaj fine de 2015 la nova versio iĝis ĝia parto[14]. La ĉefa merkatikisto Svetlana Javorskaja eksiĝis kaj forlasis Yandex, klariginte tion per multnombraj minacoj de koleraj uzantoj[15]. Estro de videaj kaj muzikaj servoj de Yandex, Dmitrij Stepanov forlasis sian postenon por iĝi estro de Kinopoisk, dum kies renovigado laŭ lia opinio estis faritaj gravaj administraj eraroj[16]. Estis eksigitaj 10 el 70 teamanoj pro kritiko de la nova versio kaj diskonigado de internaj informoj al la fondintoj de la projekto[17].

La fuŝon profitis konkurantoj. Retejo Afiŝo Mail.ru lanĉis servon, kiu ebligis al la uzantoj transloki al ĝi siajn pritaksojn de la filmoj de Kinopoisk kaj IMDb[18]. Rambler&Co diris ke pretas dungi la maldungitojn[17].

En januaro 2016 la nova versio translokiĝis de la adreso beta.kinopoisk.ru al plus.kinopoisk.ru, signon beta anstataŭis plus, aperis nova logotipo[19].

En septembro 2017 Kinopoisk informis ke kontoj de pli ol 50 mil uzantoj estis rompitaj por fari rimarkon "mi atendas" pri la filmo Krimeo, kio altigis ĝian atendonivelon ĝis 62%. Post kiam la servo forigis la falsajn markojn, la atendonivelo de la filmo falis ĝis 20%[20].

En januaro de 2018 Yandex Muziko, Yandex Afiŝo, Yandex Televidprogramo kaj Kinopoisk estis kunigitaj je aparta grupo ene de Yandex[21].

En februaro 2018 ekfunkciis produktora centro de Yandex, kies tasko estas produkti proprajn filmojn[22].

En majo 2018 ekfunkciis retkinejo, kies enhavo estas plejparte posedaĵo de Yandex, ne aro de ligiloj al aliaj retkinejoj kiel antaŭe. Aperis ebleco lui aŭ aĉeti filmojn[23].

En marto 2021 Kinopoisk prezentis novajn logotipon kaj vidostilon. La retejo grave transformiĝis kaj vastigis siajn funkciojn, do oni rezignis je aldono HD, indikinta retkinejon. Anstataŭ ĝi aperis K, samtempe aludanta al kino, kinejo, nomo de la retejo kaj kuniĝo de la homoj. La retejo transiris al la tiparo SangBleu Sunrise, al la oranĝa koloro aldoniĝis brile turkisa kaj limea[24].

En decembro 2021 aperis ebleco vidi titolon de la kanto kiu aktuale sonas en la filmo kaj nomon de la kantisto. Abonantoj de Yandex Plus povas ankaŭ konservi la sontrakon en ludlisto "Ŝatata ĉe Kinopoisk" en sia kolekto ĉe Yandex Muziko por poste aŭskulti ĝin per aliaj aŭdigiloj, inkluzive la televidilon[25].

En 2021 la enspezoj de Kinopoisk kreskis 2,4-oble ĝis 7,16 miliardoj da rubloj, kvankam ĝi plu restis malprofita kun neta malprofito je 4,85 miliardoj da rubloj (en 2020 respektive 2,95 kaj 3,48 miliardoj). Inter la videoservoj en Rusio, Kinopoisk okupis la duan lokon laŭ la enspezoj (16,4%), cedinte la unuan lokon al ivi.ru (20,5%), sed superinte Okko (11,4%)[26]. En aprilo — majo 2021 Kinopoisk okupis la unuan lokon en Rusio laŭ nombro de la abonantoj, inkluzive de tiuj pagantaj. Ĝin abonis 11% de la urbanoj 16 ĝis 55 jarojn aĝaj, el kiuj 6,5% pagis la abonon (ivi havis respektive 10,7% kaj 5,5%, Okko — 4,4% kaj 2,8%)[27]. Fine de 2021 Kinopoisk okupis la unuan lokon laŭ nombro de la abonantoj (14,4%), inkluzive de tiuj pagantaj (9,3%)[28].

La 7-an de majo 2022 responde al onidiroj Yandex neis intencon vendi Kinopoisk[29].

Kinopoisk estas ofte ŝajnigata de piratoj kaj friponoj, kreantaj samnomajn retejojn kun aldono de unu aŭ du literoj. En novembro 2021 estis ĉirkaŭ 60 tiaj retejoj[30].

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La retejo prezentas informojn pri filmoj, aktoroj ks. La uzantoj rajtas krei kaj redakti ilin. La novaj informoj kaj ŝanĝoj devas esti konfirmitaj de administrantoj. La uzantoj povas interagi, verki recenzojn, pritaksi la filmojn kaj la recenzojn, aboni unu la alian, do temas pri siaspecia socia reto de kinoŝatantoj. Surbaze de pritaksoj fare de la uzantoj formiĝas ranglolistoj. Eblas ankaŭ aĉeti biletojn al kinejoj aŭ spekti filmojn rekte en la retkinejo de la projekto. Plejparto de la filmoj spekteblas senpage, la aliaj estas lueblaj aŭ aĉeteblaj. Abonservo Yandex Plus donas gravajn avantaĝojn tiukampe. Ekzistas movtelefona aplikaĵo kaj ebleco spekti la filmojn per Smart TV.

En 2021 Yandex raportis pri produktado de 10-12 propraj televidserioj jare[31].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Сергей Виноградов (2014-01-28) Виталий Таций, создатель «kinopoisk.ru»: «Когда водил жену в кино, на экран не смотрел» (ruse). orodche.ru. Arkivita el la originalo je 2015-09-13. Alirita 2022-05-26.
  2. 2,0 2,1 Алексей Каменский (2013-05-16) Как «Кинопоиск» стал главным киноресурсом Рунета (ruse). Forbes. Arkivita el la originalo je 2022-04-08. Alirita 2022-05-26.
  3. Кино без границ, или История успеха проекта "Кинопоиск" (ruse). Kommersant (2014-01-10). Arkivita el la originalo je 2014-07-18. Alirita 2022-05-24.
  4. 4,0 4,1 4,2 Николай Гришин (2014-03-03) Интернет-блокбастер (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2021-03-08. Alirita 2022-05-26.
  5. Екатерина Брызгалова (2013-08-19) «Выиграть у пиратских ресурсов будет сложновато» (ruse). Gazeta.ru. Arkivita el la originalo je 2016-11-04.
  6. 6,0 6,1 Павел Федоров (2014-10-14) «Известия»: «Яндекс» превратит «Кинопоиск» в онлайн-кинотеатр (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2020-11-30. Alirita 2022-05-25.
  7. КиноПоиск стал частью Яндекса (ruse). Yandex (2013-10-15). Arkivita el la originalo je 2022-05-09. Alirita 2022-05-24.
  8. Филипп Концаренко (2014-08-29) «Яндекс» запустил сервис для покупки билетов в кино (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-25. Alirita 2022-05-25.
  9. Филипп Концаренко (2015-10-08) Обновленный «Кинопоиск» с рекомендациями и агрегатором онлайн-кинотеатров начнет работать вечером 8 октября (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2021-11-10. Alirita 2022-05-25.
  10. КиноПоиск поможет каждому выбрать своё кино (ruse). Yandex (2015-10-08). Arkivita el la originalo je 2016-03-23. Alirita 2022-05-24.
  11. Олег Якубенков (2015-10-11) «Если команда "Кинопоиска" хотела делать онлайн-кинотеатр, то не надо было трогать "Кинопоиск"» (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2021-11-27. Alirita 2022-05-25.
  12. Андрей Фролов (2015-10-09) «Это провал» (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-25. Alirita 2022-05-25.
  13. Андрей Фролов (2015-10-09) «Яндекс» решил вернуть старую версию «Кинопоиска» после протестов против перезапуска сайта (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-27. Alirita 2022-05-25.
  14. Андрей Фролов (2015-12-24) «Яндекс» пообещал сделать новый «Кинопоиск» разделом старой версии сайта (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-05-25.
  15. Андрей Фролов (2015-10-16) Маркетолог «Кинопоиска» Светлана Яворская объявила об уходе из «Яндекса» после угроз от пользователей (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-25. Alirita 2022-05-25.
  16. Андрей Фролов (2015-10-13) Глава медиасервисов «Яндекса» Дмитрий Степанов возглавит «Кинопоиск» вместо Ольги Мансуровой (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-07. Alirita 2022-05-25.
  17. 17,0 17,1 Андрей Фролов (2015-10-15) Новый руководитель «Кинопоиска» Дмитрий Степанов объявил об уходе части команды проекта (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-07. Alirita 2022-05-25.
  18. Anastasiia Grekova (2015-10-29) «Афиша Mail.Ru» запустила сервис для переноса оценок пользователей с «Кинопоиска» и IMDb (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-05-25.
  19. Филипп Концаренко (2016-01-28) «Яндекс» обновил логотип и сменил домен новой версии «Кинопоиска» (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-05-25.
  20. Ксения Болецкая, Екатерина Брызгалова (2017-09-28) Пользователей «Кинопоиска» взломали, чтобы повысить рейтинг фильма «Крым» (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2021-06-13. Alirita 2022-05-25.
  21. Евгений Калюков (2018-01-10) «Яндекс» выделил в отдельную компанию свои медиасервисы (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2022-05-14. Alirita 2022-05-25.
  22. Екатерина Брызгалова (2018-02-08) «Яндекс» начал финансировать фильмы. Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2021-01-26. Alirita 2022-05-25.
  23. Екатерина Брызгалова (2018-05-23) «Яндекс» начал продавать фильмы. Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2022-05-13. Alirita 2022-05-25.
  24. Кинопоиск представил новый логотип и визуальный стиль (ruse). Yandex (2021-03-11). Arkivita el la originalo je 2021-11-29. Alirita 2022-05-24.
  25. Кинопоиск научился распознавать музыку, которая играет в фильмах и сериалах (ruse). Yandex (2021-12-24). Arkivita el la originalo je 2022-05-24. Alirita 2022-05-24.
  26. Татьяна Акиншина (2022-04-13) «Кинопоиск» удвоил выручку в 2021 году (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-05-08. Alirita 2022-05-24.
  27. Анна Афанасьева (2021-07-12) ivi уступил лидерство по количеству подписчиков «Кинопоиску» (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2021-07-18. Alirita 2022-05-24.
  28. Валерия Лебедева (2022-01-17) GfK: онлайн-кинотеатрами пользуются 44% россиян (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-05-12. Alirita 2022-05-24.
  29. Анастасия Ларина (2022-05-17) «Яндекс» отрицает планы продажи поисковика, почты и «Кинопоиска» (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-05-18. Alirita 2022-05-24.
  30. Юлия Степанова, Валерия Лебедева (2021-11-30) Сериальные мошенники (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2020-05-20. Alirita 2022-05-24.
  31. Анна Афанасьева (2021-08-06) «К платформам уже никто не приходит с проектами-"отказниками" с телеканалов» (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2021-08-16. Alirita 2022-05-24.