Saltu al enhavo

Kiova-tanoa lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Areo de disvastiĝo de la kiova/kajova-tanoa lingvaro

La lingvoj de la kiova/kajova-tanoa lingvaro estas parolataj en la sudokcidento de Usono, fare de nun ankoraŭ proksimume 5.000 anoj de etne indianaj popoloj. Pro la fortaj interetnaj bataloj de la 19-a jarcento en tiu parto de Usono, dum kiuj estis murditaj multaj indianoj, la nombro de parolantoj de iuj unuopaj lingvoj el la lingvaro tre reduktiĝis kaj du unuopaj lingvoj entute formortis. La postvivintaj parolantoj de la kiova (aŭ laŭ slava transskribo kajova) lingvoangle Kiowa – vivas en la usona subŝtato Oklahomo, dum la restintaj parolantoj de la ceteraj lingvoj – sume nomataj tanoa lingvaro aŭ simple "Tano" – vivas en la ŝtato Nov-Meksiko. La suda tiŭa lingvo per 1700 personoj havas la plej multajn parolantojn.

Lingvistoj supozas, ke la kiova/kajova-tanoaj lingvoj povus esti malproksime parencaj al la jut-azteka lingvaro. Sed la koncernaj studoj ankoraŭ ne estas finitaj.

Disdivido

[redakti | redakti fonton]

Al la kiova/kajova-tanoa lingvaro entute apartenas sep lingvoj, kiuj grupiĝas en kvar branĉoj:

A. kiova/kajova lingvo:

  • kiova/kajova lingvo (sialingve "Cáuijògà" aŭ "Cáuijò:gyà", prononcata [kaŭjóga] (″lingvo de la Cáuigù"), angle Kiowa, prononcata [kajéŭe], laŭ IFA ˈkaɪ.əwə): 1092 parolantoj (nombroj el la jaro 1990)

B. tiva lingvo:

  • I. norda tiva lingvo (angle northern Tiwa, nacilingve prononcate [tiŭa]):
    • lingvo "Taos" (parolata en la pueblo Taos): 803 parolantoj (nombroj el la jaro 1980)
    • lingvo "Picuris": 101 parolantoj (nombroj el la jaro 1990)
  • II. suda tiva lingvo (angle southern Tiwa, nacilingve same prononcate [tiŭa]):
    • suda tiva lingvo (dialektoj: "Sandia" - 144 parolantoj, "Isleta" - 1588 parolantoj, "Ysleta del Sur", formortinta)
  • III. lingvo "Piro":
    • lingvo "Piro" (formortinta)

C. teva lingvo (angle Tewa, nacilingve prononcate [teŭa]):

  • teva lingvo: 1298 parolantoj (nombroj el la jaro 1980) (dialektoj: "Arizona Tewa (Tano)" kaj grupo "Rio Grande Tewa": "Santa Clara" - 207 parolantoj, "San Juan" - 495 parolantoj, "San Ildefonso" - 349 parolantoj, "Nambe" - 50 parolantoj, "Pojoaque" - 25 parolantoj, kaj "Tesuque" - 172 parolantoj)

Ĉ. tova lingvo (angle towa respektive prononcate [toŭa]) aŭ lingvo "Jemez" (prononcata hispane):

  • tova lingvo aŭ "Jemez" (parolata en la samnoma pueblo "Jemez"): 1301 parolantoj (nombroj el la jaro 1990)

Kiel supre menciite, la lingvoj el la grupoj B ĝis Ĉ sume nomatas tanoa lingvaro aŭ simple "Tano". Iliaj parolantoj konsistigas parton de la pueblo-indianoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]