Kipraj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kipro aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II la 29-an de aprilo 2005. Ekde tiam la kipra pundo ligitas al la eŭro per fiksa averaĝa kurzo de 1 EUR = 0,585274 CYP kaj rajtas superi aŭ malsuperi tiun kurzon nur je maksimume 15 procentoj. Ĉar ŝtata valuto devas almenaŭ dum du jaroj esti ligita al tiu mekanismo, antaŭ ol havi la rjaton transiri al la komuna eŭropa valuto, enkonduko de la eŭro en Kipro eblas la 1-an de januaro 2008. La 13-an de februaro 2007 publikiĝis, ke Kipro oficiale petis pri enkonduko de la eŭro en la lando. Dum la jaro 2006 du el la plej gravaj kriterioj por enkonduko de la eŭropa valuto, la ŝtata ŝuldiĝo, kiu ne rajtas superi kvoton de 3 procentoj, kaj la inflacio estis ene de la postulataj limoj, kio subtenis la kipran peton.

La 16-an de majo 2007 la Eŭropa Komisiono en Bruselo kaj la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno publikiĝis, ke la eŭro ekde la 1-a de januaro 2008 rajtas esti la ŝtata valuto de Kipro. La decidon la 21-an de junio konfirmis la ŝtataj kaj registaraj gvidantoj de la Eŭropa Unio.

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Kipro, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La kiprajn eŭro-monerojn produktigas la kipra centra banko.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la kipraj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio Aŭstrio
Belgio Belgio
Estonio Estonio
Finnlando Finnlando
Francio Francio
Germanio Germanio
Grekio Grekio
Hispanio Hispanio
Irlando Irlando
Italio Italio
Kipro Kipro
Latvio Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgo (lando) Luksemburgo
Malto Malto
Nederlando Nederlando
Portugalio Portugalio
Slovakio Slovakio
Slovenio Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako Monako
San-Marino San-Marino
Vatikano Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Bulgario Bulgario
Ĉeĥio Ĉeĥio
Hungario Hungario
Pollando Pollando
Rumanio Rumanio

La 14-an de oktobro 2007 finiĝis nacia konkurso pri la dezajno de la kipraj eŭro-moneroj. La konkursaj kondiĉoj jam difinis la estontajn motivojn:

  • 1 eŭro-cendoj, 2 eŭro-cendoj, 5 eŭro-cendoj: muflono, kipra sovaĝa ŝafo (reprezenta por la naturo).
  • 10 eŭro-cendoj, 20 eŭro-cendoj, 50 eŭro-cendoj: la antikva ŝipo de Kirenia (reprezenta por la maro).
  • 1 eŭro, 2 eŭroj: la idolo de Pomos, 5000 jarojn aĝa prahistoria figuro, ekspoziciata en la arkeologia muzeo de Kipro (reprezenta por la kulturo).
Bildoj de la naciaj flankoj de la kipraj eŭro-moneroj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
muflono, kipra sovaĝa ŝafo
0,10 € 0,20 € 0,50 €
la antikva ŝipo de Kirenia
1,00 € 2,00 € randoteksto de 2 €
2 ΕΥΡΩ 2 EURO
la prahistoria figuro idolo de Pomos

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj