Kirastrajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kirastrajno en Zvolen, Slovakio

Kirastrajno estas fervoja trajno, kiu kvazaŭ kirase per fortika metala ekstero estas protektata kontraŭ pafoj, kaj mem kvazaŭ tanko estas ekipita per kanonaj pafiloj. Kirastrajnoj aparte uziĝis en la unua duono de la 20-a jarcento, aparte en la Unua Mondmilito, en la Rusia kaj Ĉina enlandaj militoj, kaj fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio en la Dua Mondmilito.

la kirastrajna lokomotivo "Kozma Minin" de la Ruĝa Armeo el 1941/1942, nun en Niĵnij Novgorod

Unuajn eksperimentajn spertojn per kirastrajnoj kolektis la armeoj de la Usona enlanda milito inter la jaroj 1861 kaj 1865 kaj la kolonia armeo de la Germana Regno dum la ribelo de la hereroj kaj namoj en la kolonio Germana Sudokcidenta Afriko en 1904.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]