Gontenschwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kirchdorf (Gontenschwil))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gontenschwil (stacidomo).
Gontenschwil
Blazono de Gontenschwil
Gontenschwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 16′ 25″ N 8° 8′ 50″ O / 47.27361 °N, 8.14722 °O / 47.27361; 8.14722 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 25″ N 8° 8′ 50″ O / 47.27361 °N, 8.14722 °O / 47.27361; 8.14722 (mapo)
Areo 9,74 km²
Alteco 531 m super marnivelo
Poŝtkodo 5728
Komunumkodo 4135
Mapo de Gontenschwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gontenschwil estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2108 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gontenschwil situas en sudokcidenta flankvalo de la valo de la rivero Wyna, kiu formas la nordorientan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la partoj Unterdorf, Kirchdorf, Oberdorf kaj Geisshof.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,74 km², de kiuj 2,72 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,18 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 740 m s.m. sur la monteto Bergwald, brako de la montoĉeno Stierenbergs, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 493 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wyna.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gontenschwil limas en en nordokcidento al Oberkulm, en nordoriento al Zetzwil, en oriento al Leimbach, en sudoriento al Reinach, en sudo al Rickenbach (Kantono Lucerno), kaj en okcidento al Schmiedrued.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Gontenschwil

La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn Wyna-Valo-Fervojo de Araŭo al Menziken. La stacidomo tamen troviĝas ekster la vilaĝo-centro kaj servas nur la tiel nomitan suban vilaĝon (Unterdorf).

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu situas proksimume 15 kilometrojn norde de la komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gontenschwil datiĝas el la jaro 1173 kiel Gundoltswilre.

En mezepoko en Gontenschwil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Gontenschwil troviĝis nun sub la servuteco de la urbo Berno kaj formis tribunalan distrikton kun subvokto en la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Gontenschwil fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

La vilaĝo Geisshof estis en la jaro 1901 disigita de Reinach kaj atribuita al Gontenschwil.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]