Kirchliche Blätter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolego de Kirchliche Blätter
Titolego de Kirchliche Blätter
Granda Placo en Sibiu kun la episkopa palaco

Kirchliche Blätter (laŭvorte: Ekleziaj folioj) estas monatgazeto de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio eldonate je Sibiu. Troviĝas ĝia redakcio en la episkopa palaco ĉe Magheru-strato nr 4. Eldonisto estas la landa konsistorio: pro apero ekde ne tute 120 jaroj temas pri la plej malova ĝis hodiaŭ ekzistanta periodaĵo germanlingva de Transilvanio kaj Rumanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frontpaĝa titolego de la unuaj numeroj de 1897

La unuajn ideojn pri kreo lerneja kaj eklezia gazeto por la transilvaniaj saksoj naskis jam en 1843 paroĥestro, edukadreformanto kaj revoluciheroo Stephan Ludwig Roth. Tamen nur duonan jarcenton pli poste sukcesis estiĝo de neprovizoraĵo: en 1897, kiam deĵoris lia episkopa moŝto Friedrich Müller la pli maljuna, estigitis kiel semajngazeto "Kirchliche Blätter aus der evangelischen Landeskirche A.B. in den siebenbürgischen Landesteilen Ungarns. Evangelische Wochenschrift für die Glaubensgenossen aller Stände". Prezo por abono duonjara estis de 1,50 guldenoj kaj la unua ĉefredaktoro estis Josef Josephi.[1]

En 1909 oni dividis la periodaĵon en oficialan kaj neoficialan partojn; krome la nombro restartis. Ĝis aŭgusto 1944 la eldono ne interrompitis.[2] Inter la du mondmilitoj gravis kontribuaĵoj de la kuracisto Heinrich Siegmund kun lia Evangelischer Fürsorger, aneksitaĵo pri temoj sanecaj kaj socialpolitikaj. La tuje postmilita periodo kun potencakiro de la Rumana Komunista Partio paŝo post paŝo ne nur ebligis ŝtatigojn sed ankaŭ restrikton kaj eĉ neniigon de eklezia societa vivo. Do inter aŭgusto 1944 ĝis junio 1946 la eldono interrompitis. En 1948 ĉesis la eldono komplete.[3]

Nur dum la regado de episkopo Albert Klein revenis la folioj sur merkaton en la 1973-a jaro.

La frontpaĝan titolegon longe stiligis bildoj de la defend-preĝejo de Biertan, komplekso figurante sur la listo de la Monda heredaĵo de Unesko. En Biertan troviĝis dum ne tute tri jarcentoj la sidejo de la landa episkopo evangelia.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Ekde 2008 la produkto ekzistas ankaŭ en elektronika formato. En 2013 deciditis publikigi la oficialan parton "Landeskirchliche Informationen" kiel ankeksaĵon je "Kirchliche Blätte".[4] Senĉesa plibonigo de la elektronika versio ja senteblas.

Leganta celo estas antaŭ ĉio la (malmultaj) eklezianoj loĝantaj ĉefe en Rumanujo (parte ankaŭ eksterlande). Gravas enhave ankaŭ la plietna kaj multkonfesa pejzaĝo de Transilvanio kaj ekumenismaj fokusoj memkompreneblas.[5] Krom predikaj kaj liturgiaj tekstoj legeblas informoj pri la komunuma vivo kaj la flegado de la kultura kaj monumenta heredaĵoj. Nek malŝparatas internaciaj temoj kun religia eco.

Inter la ekde 1990 regule kontribuantoj menciindas ekz. la episkopoj Christoph Klein kaj Reinhart Guib, la teologoj Hans Klein, Paul Philippi kaj Hermann Pitters. Ĉefredaktoris inter 1999 kaj 2012 Gerhild Rudolf, inter 2012 kaj 2013 Beatrice Ungar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirchliche Blätter, Nr. 1 / 1897
  2. Gerhild Rudolf: 110 Jahre seit der ersten Ausgabe der Kirchlichen Blätter. Sibiu-Hermannstadt 2007.
  3. Annemarie Weber: Rumäniendeutsche? – Diskurse zur Gruppenidentität einer Minderheit (1944–1971). Köln/Weimar/Wien 2010, aneksaĵe
  4. Kirchliche Blätter, Nr. 9 / 2013
  5. [1]