Kiriakos Mitsotakis
Kiriakos Mitsotakis | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefministro de Grekio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Κυριάκος Μητσοτάκης | |||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1968 (54-jara) en Ateno | ||||
Lingvoj | moderna greka • angla • franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Grekio [#] | ||||
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato Stanford • Kolegio de Ateno • ekonomika altlernejo Harvard [#] | ||||
Partio | Nea Dimokratia [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Konstantinos Mitsotakis [#] | ||||
Patrino | Marika Mitsotakis [#] | ||||
Gefratoj | Ntora Bakoyannis • Alexandra Mitsotakis • Katerina Mitsotakis [#] | ||||
Edz(in)o | Mareva Grabowski [#] | ||||
Infanoj | Sofia Mitsotakis • Konstantinos Mitsotakis • Dafne Mitsotakis [#] | ||||
Parencoj | Grigoris Dimitriadis [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • financisto [#] | ||||
Aktiva en | Ateno [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
ĉefministro de Grekio ![]() | |||||
Dum | 2019–nun | ||||
Antaŭulo | Aleksis Tsipras | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiriakos MITSOTAKIS (greke Κυριάκος Μητσοτάκης, ankaŭ latinliterigata Kyriakos Mitsotakis, naskiĝis la 4-an de marto 1968 en Ateno) estas greka politikisto kaj ekde la 8-a de julio 2019 la ĉefministro de Grekio. Ekde la 11-a de januaro 2016 li estas la prezidanto de la partio Nea Dimokratia (ND). Antaŭe, li estis ministro por administra reformo en la kabineto Andonis Samaras de 2013 ĝis 2015 kaj gvidanto de la opozicio en la greka parlamento de 2016 ĝis 2019.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Kyriakos Mitsotakis devenas de familio kreta kiu ekloĝis en Ateno; Eleftherios Venizelos estis lia praonklo. Lia patro Konstantinos Mitsotakis (1918–2017) devis vivi en ekzilo kiel opozicia politikisto dum la greka diktaturo de la koloneloj. La familio translokiĝis al Parizo kiam Kiriakos havis 6 monatojn kaj revenis en 1974 post la fino de la diktaturo. Lia patro estis cefministro de Grekio (kabineto Konstantinos Mitsotakis) de aprilo 1990 ĝis oktobro 1993 kaj poste honora prezidanto de Nea Dimokratia (ND).
En 1986 Kiriakos Mitsotakis finstudentiĝis ĉe la Kolegio de Ateno kiel la plej bona en sia klaso kaj studis en Harvard kaj Stanfordo. Li estas edziĝinta al Mareva Grabowski el Pollando; ili havas tri infanojn (Sofia, Konstantinos kaj Dafni). Kiriakos Mitsotakis regas la anglan kaj la francan kaj parolas iom la germanan.
|