Kirill Mereckov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porokaza poŝtmarko de la Marŝalo Kiril Mereckov.
Kirill Mereckov
Persona informo
Кирилл Афанасьевич Мерецков
Naskiĝo 7-an de junio 1897 (1897-06-07)
en Zarajsk
Morto 30-an de decembro 1968 (1968-12-30) (71-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Milita Lernejo M. V. Frunze vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Kirill Mereckov
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Laborkampo militaj aferoj vd
Aktiva dum 1916– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kirill Afanasjeviĉ Mereckov (ruse Кирилл Афанасьевич Мерецков; 7a de Junio, 1897 – 30a de Decembro, 1968) - rusa maŝinisto, ĉefo de ĝenerala stabo, sovetunia marŝalo.

Li aliĝis al la Rusa Komunisma Partio en 1917, politika popolkomisaro en Ruĝa Armeo el 1920 kaj partoprenanto de la pola-bolŝevika milito.

Dum la Vintra milito, estis respondeca pro la penetrado en la Mannerheim-linio kiel ĉefkomandanto de la trupoj de soveta armeo, kiu agresis kontraŭ Finlando. Pro la tuta malsukceso, la 7-an de januaro 1940, estis elpostenigita kaj ekkomandis la 7-an Armeon, batalanta sur istmo de Karelio, direkte al Viborg, konkerita post pezaj bataloj marte 1940. Malgraŭ tio ricevis la titolon de Heroo de Sovetunio tuj poste.

Mereckov estis arestita en la komenco de la Dua Mondmilito, sed estis liberigita du monatojn poste. Li revenis al la komando de la 7a Armeo kaj poste en la Fronto de Volĥov dum la Sieĝo de Leningrado. Li komandis en la Fronto de Karelio el Februaro 1944, ĉefe ĉe la Pecamo–Kirkenes Ofensivo. El Aprilo 1945, li estis sendita al Fora Oriento, kie li komandis fronton dum la soveta invado de la japanokupita Manĉurio. Dum la milito, li atingis la rangon de Marŝalo de Sovetunio.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • B. Potyrała, H. Szczegóła, Czerwoni marszałkowie. Elita Armii Radzieckiej 1935-1991 (Ruĝaj marŝaloj. Elito de Soveta Armeo 1935-1991), Wyd. WSP im. Tadeusza Kotarbińskiego, Zielona Góra 1997, ISBN 83-86832-23-1, OCLC 835148265.
  • B. Potyrała, W. Szlufik, Who is who? Trzygwiazdkowi generałowie i admirałowie radzieckich sił zbrojnych z lat 1940-1991 (Who is who? Tristelaj generaloj kaj admiraloj de sovetaj armitaj fortoj el la jaroj 1940-1991), WSP, Częstochowa 2001, ISBN 83-7098-662-5, OCLC 831020923.
  • K. Mierieckow, Pół wieku w mundurze (Duonjarcente en uniformo), Varsovio 1971

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meretskov K. A.; en warheroes.ru Alirita la 2an de Decembro 2018.