Kirilo de Velsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kirilo
Persona informo
Morto antaŭ 1478
en Velsk
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per drono vd
Profesio
Okupo tiun vd
Sanktulo
Honorata en Rusa Ortodoksa Eklezio
Festotago 22-a de junio (Gregoria kalendaro)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kirilo de Velsk (ruse Кирилл Вельский) estas rusa ortodoksisma sanktulo, kies korpo estis trovita proksime de la setlejo, kiu estas nun konata kiel Velsk.

Laŭ la legendo, Kirilo estis la tiuno (ru) de Velska Pogosto dum la epoko, kiam Novgoroda Respubliko estis sendependa de Moskvo, kaj mortiĝis per dronigo en la rivero nomata Vaga (alfluanto de Norda Dvina). Poste, multe da mirakloj okazis laŭdire apud lia relikvo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉio pri la tervivo de Kirilo estas konata nur de rakonto de blinda maljunulino Akilina, sed ŝi eksciis la legendon de aliaj maljunuloj kiam ŝi estis juna. Laŭ la rakonto, Kirilo estis la Velska tiuno (~vokto) de la Novgoroda provincestro[1].

Foje, la provincestro ekkoleriĝis kontraŭ la tiuno, kaj Kirilo forkuris al Vaga por dronigi sin. Tamen, li ne sukcesis, ĉar la akvo laŭdire mirakle disfendiĝis. Kiam la provincestro ekvidis la miraklon, li ekpardonpetegis, sed Kirilo al li respondis: "Dio pardonos kaj indulgos", ĵetis sin vizaĝalakve kaj tiufoje droniĝis. Impresita provincestro kune kun siaj servantoj trovis la korpon de Kirilo kaj honore entombigis ĝin apud preĝejo[2].

Trovo de la korpo kaj mirakloj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaue la mezo de la 16-a jarcento la korpo aperis el la tero pro detruo de la riverbordo de Vaga, kaj la mortinta Kirilo laŭrakonte vizitis lokan virinon en nokta vizio kaj petis reentombigi lian korpon kaj konstrui kapelon super ĝin. Mirigita virino disdiris pri la kazo al pastroj kaj aliaj loĝantoj. Kiam ili reviziis la rivervordon, ili efektive trovis malnovan ĉerkon; kiam ili malfermis ĝin, ili mire ekvidis, ke la korpo estas neputriĝinta. Kiam la pastroj demandis la loĝantojn kies korpo estas en la ĉerko, neniu respondis. Nur maljuna kaj blinda monaĥino povis rakonti pri la destino de Kirilo. Poste, ŝi petis esti gvidita al la ĉerko, tuŝis ĝin, kaj tuj malblindiĝis laŭdire. Do, la popolo konstruis kapelon kaj la korpon enmetis tien[3].

Entute, la "Legendo pri Kirilo de Velsk", kiu estas verkita ĉirkaŭ la fino de la 16-a jarcento, enhavas priskribojn de 19 mirakloj, precipe pri resaniĝoj[4].

Kulto[redakti | redakti fonton]

En 1571 kulto de sankta Kirilo en Velsk kaj najbaraj setlejoj jam ekzistis[5]. En 1587 la relikvo estis translokita el la kapelo al preĝejo de sankta Nikolao. Tiu preĝejo estis bruligita dum la Granda Malordo, kaj la fajro damaĝis la relikvon[6].

Poste, nova ligna preĝejo estis konstruita en Velsk, kaj la relikvo oni translokis tien. La preĝejo havis kromaltarejon dediĉitan al alia samnoma, sed oficiale kultita sanktulo - Kirilo de Belozersk -, tamen, fakte tiu estis ŝirmo por la neoficiala kulto de Kirilo de Velsk. La setlantoj honoris la relikvon, preĝis kaj ekbrulis kandeletojn antaŭ ikono de Kirilo[7].

En 1783 la Arĥangelska episkopo Veniamin postulis de Velska paroĥo raporton pri la kulto kaj dispoziciis inspekti la relikvon. La inspekto aperigis, ke la neputriĝinta korpo pereis dum incendio kaj la relikvo nun estas nur bruldifektitaj ostoj. Veniamin transsendis ĉiun informon pri la kulto al Sinodo; Sinodo respondis, ke Veniamin malpermesu la kulton kaj enterigu la relikvon. En 1784 oni enterigis la relikvon kaj nun ne estas sciata kie ĝi estas[8].

Tamen, malgraŭ la malpermeso de Sinodo kaj episkopo, la kulto ne malaperis. Ikonoj de sankta Kirilo estis en multaj domoj, oficejoj kaj eĉ en la ĉefpreĝejo de Velsk. En 1909 oni konstruis neoficialan kapelon omaĝe al Kirilo. Ĝis 1930-aj jaroj la festotago de Kirilo estis amase festata en Velsk. En la mezo de 1970-aj jaroj Kirilo de Velsk estis oficiale enkanonigita kiel ano de la sanktularo de Rusio. Nun sankta Kirilo estas rigardita kiel la patrono de Velsk; tie ĉiujare la Kirilan Tagon oni amase festas[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Рыжова, 2017, ĉ. 349
  2. Рыжова, 2014.
  3. Верюжский, 1880.
  4. Рыжова, 2017, с. 350—351, 355-356
  5. Рыжова, 2017, с. 355.
  6. Рыжова, 2014; она же, 2017, с. 379, 389.
  7. Рыжова, 2014; она же, 2017, с. 359-360.
  8. Рыжова, 2017, с. 359-362, 390.
  9. Рыжова, 2014; она же, 2017, с. 392.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]