Saltu al enhavo

Kirjat Ata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirjat Ata · קריית אתא
urbo
urba konsilio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Israelo
Distrikto distrikto Ĥajfo
(מחוז חיפה, Maĥoz Ĥajfa)
Subdistrikto Ĥajfo
Poŝtkodo 16706
Kodo laŭ ISO 3166-2:IL IL-HA
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 354  (2025) [+]
Loĝdenso 3 732 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 48′ N, 35° 6′ O (mapo)32.835.1Koordinatoj: 32° 48′ N, 35° 6′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 16,706 km² ( 167 0.6 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kirjat Ata · קריית אתא (Israelo Norda)
Kirjat Ata · קריית אתא (Israelo Norda)
DEC
Situo de Kirjat Ata en la distrikto Ĥajfo kaj ĝenerale en norda Israelo
Kirjat Ata · קריית אתא (Israelo)
Kirjat Ata · קריית אתא (Israelo)
DEC
... kaj en tuta Israelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kiryat Ata [+]
vdr

Kirjat Ata (hebree קריית אתא, signifante urbo de Ata) estas urbo kaj urba konsilio de Israelo. Ĝi situas en la distrikto Ĥajfo (מחוז חיפה, Maĥoz Ĥajfa) kaj en la samnoma subdistrikto Ĥajfo. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 62 354 loĝantoj[1] sur areo de 16,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 732 loĝantoj/km².

La urbo fondiĝis en 1925, kaj ricevis urban statuson en 1969. La urbo ankaŭ estas konata per sia antaŭa nomo Kfar Ata, kio signifate vilaĝo de Ata.

La urbo situas en la orienta parto de la valo Zvulun, sur montetoj je alteco de 100 m super marnivelo. La distanco al la maro estas 4 km.

Kune kun Kirjat Bjalik kaj kun kvar aliaj malgrandaj urboj, Kirjat Ata formas metropolan areon kun la neoficiala nomo HaKrajot, "la urboj": ĉiuj ses loĝlokoj havas nomon kun unua nomero "Kirjat", kaj ĉiuj baze konsidereblas antaŭurboj de Ĥajfo.

Komence de la 20-a jarcento, la teroj de la araba vilaĝo Kofrita estis akiritaj de la Varsovia religia fondaĵo Avodat Israel tra perantoj de la usona Ciona Komunumo. Kfar Ata estis fondita de Avodat Israel en 1925 kaj renomita Kirjat Ata en 1965 post sia kunfandiĝo kun la proksima Kirjat Binjamin . Dum la ribelo de 1929, Kfar Ata estis atakita de palestinanoj kaj provizore forlasita de siaj loĝantoj. La loĝantoj de la urbo revenis jaron poste kaj rekonstruis la komunumon. La urbo fariĝis konata pro la Teksfabriko Ata , konstruita en 1934 kaj fermita en 1984. En 1969, al Kirjat Ata oni donis la statuson de urbo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. datumoj je la fino de junio 2025 laŭ la Israela Centra Buroo de Statistiko ICBS (takso): sume 62 354 loĝantoj, el kiuj 61 780 estas israelaj civitanoj