Kirjat Jam
| Kirjat Jam · קריית ים | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo urba konsilio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Distrikto | distrikto Ĥajfo (מחוז חיפה, Maĥoz Ĥajfa) | ||||
| Subdistrikto | Ĥajfo | ||||
| |||||
| Kodo laŭ ISO 3166-2:IL | IL-HA | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 42 110 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 9 705 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 32° 50′ N, 35° 4′ O (mapo)32.83305555555635.066388888889Koordinatoj: 32° 50′ N, 35° 4′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 10 m [+] | ||||
| Areo | 4,339 km² (43 3.9 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Kirjat Jam (hebree קריית ים, ʿjirjat jam) estas urbo kaj urba konsilio de Israelo. Ĝi situas en la distrikto Ĥajfo (מחוז חיפה, Maĥoz Ĥajfa) kaj en la samnoma subdistrikto Ĥajfo. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 42 110 loĝantoj[1] sur areo de 4,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 705 loĝantoj/km².
La urbo fondiĝis en 1945. Ĝi situas ĉirkaŭ 10 km norde de Ĥajfo kaj havis loĝantaron de ĉirkaŭ 38 000 en 2003, inkluzive de ĉirkaŭ 20 000 kiuj alvenis en 1990 kun granda ondo de enmigrado (alija) post la disfalo de Sovetunio. En 2008, la loĝantaro estis ĉirkaŭ 40 000, kaj en 2018, la urbo havis 39 909 loĝantojn.
Kune kun Kirjat Bjalik kaj kun kvar aliaj malgrandaj urboj, Kirjat Jam formas metropolan areon kun la neoficiala nomo HaKrajot, "la urboj": ĉiuj ses loĝlokoj havas nomon kun unua nomero "Kirjat", kaj ĉiuj baze konsidereblas antaŭurboj de Ĥajfo.
Konataj lokuloj
[redakti | redakti fonton]- ekde 1956 la tradukisto kaj scienca verkisto Ota Ginz (1896-1976) kaj lia edzino Marie Ginzová (1898-1990), esperantista paro devena el Prago, kiuj nun aparte konatas pro la kortuŝa sorto de la murdo de ilia 16-jara (same esperantista) filo Petr Ginz, kiun ili mem neniam temigis, sed kiu tamen ricevis specifan publikan atenton ĉefe post la morto de ili - ilia filino kaj pli juna fratino de Petr, Eva (1930-2022), pretervivinto de la Ŝoaho en aĝo de 14 jaroj, jam ekde 1949 vivis en Omer, pli sude en Israelo, kaj tiujare ŝanĝis sian personan nomon al חוה [Ĥava].
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Friedrichshain-Kreuzberg, distrikto de Berlino, Germanio (ekde 1990)
Créteil, antaŭurbo de Parizo, Francio
Makó, Hungario
Kislovodsk, stavropola regiono, Rusio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ datumoj je la fino de junio 2025 laŭ la Israela Centra Buroo de Statistiko ICBS (takso): sume 42 110 loĝantoj, el kiuj 41 481 estas israelaj civitanoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
ĉe la plaĝo |
milita memorejo |







