Saltu al enhavo

Kirjat Ono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirjat Ono
urbo
urba konsilio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 900  (2021) [+]
Loĝdenso 10 190 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 4′ N, 34° 51′ O (mapo)32.06361111111134.855277777778Koordinatoj: 32° 4′ N, 34° 51′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Areo 4,112 km² (41 1.2 ha) [+]
Kirjat Ono (Granda Tel-Avivo)
Kirjat Ono (Granda Tel-Avivo)
DEC
Situo de Kirjat Ono
Kirjat Ono (Israelo)
Kirjat Ono (Israelo)
DEC
Situo de Kirjat Ono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kiryat Ono [+]
vdr
la urba parko Reisfeld (hebree פארק רייספלד) kun statuoj de la skulptistino Ofra Zimbalista (hebree עפרה צימבליסטה)

Kirjat Ono (hebree קריית אונו, kun vokalaj akcentoj קִרְיַת אוֹנוֹ) estas urbo en la distrikto Tel-Avivo de Israelo; ĝi apartenas al la Tel-Aviva metropola regiono ankaŭ nomata Guŝ Dan.

Laŭ la stato de 2021 en la urbo Kirjat Ono vivis 41 900 loĝantoj sur areo de 4,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 190 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Giv'at Ŝmuel kaj Ramat Gan [1].

La nomo devenas de la biblia loĝloko Ono, kiu menciiĝis en la 1-a libro de la Kroniko (8,12) kaj en la Libro de Neĥemja (6,2).

En 1939 cionistoj fondis la loĝlokon Kfar Ono (hebree כפר אונו, "vilaĝo Ono"). En 1954 tie fondiĝis amasloĝejo por judaj novenmigrintoj al Israelo, kaj la loko kun ĉirkaŭaj loĝlokoj unuiĝis al administra komunumo nomata Kirjat Ono. En 1992 Kirjat Ono ricevis statuson de urbo.

Partneraj rilatoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]