Preĝejo Anunciacio (Marcali)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kirko Anunciacio (Marcali))
Preĝejo de
Marcali
Preĝejo Anunciacio de Marcali
Preĝejo Anunciacio de Marcali
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Marcali
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolikismo
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Segesd
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1700 homoj
Longo 30 m
Larĝo 19 m
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Anunciacio estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Marcali.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika preĝejo estis konsekrita en 1455. Dum dominado de la turkoj ankaŭ tiu preĝejo ruiniĝis, la baroka rekonstruo okazis en 1738. Apud la preĝejo monumento pri sankta Triunuo estis metita en 1884. La sanktejo estis trakonstruita en la jaroj 1897-1898, malgranda pligrandiĝo okazis en 1910. La orgeno ekfunkciis en 1889, en 2003 la loka municipo donacis al la preĝejo novan orgenon. En 2004 en la interna parto muzeeto estis malfermita, en la sama jaro novaj benkoj alvenis el Transilvanio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La navo estas apogita per apogaj pilieroj. La trapeza absido estas pli alta, ol la navo. La ĉefaltaro bildo prezentas la anĝelan saluton, alia bildo ĉe la koruso prezentas reĝidon de la rozario. En 2004 kopia skulptaĵo pri Sankta Maria alvenis el Fátima.

Kermeso okazas en la 25-a de marto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]