Preĝejo Patrono de Hungaroj (Szolnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Szolnok
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Szolnok
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Vác
Statuso ĉefparoĥo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18221824
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya kaj konata ankaŭ Vártemplom (Fortikaĵa kirko ĉar iam ĝi situis en la fortikaĵo)) estas historia monumento en Hungario, en Szolnok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stefano la 1-a (Hungario) fondis en tiu loko paroĥon en la 11-a jarcento. Ĝi funkciis, kiel preĝejo de la fortikaĵo. Dum dominado de turkoj ĝi estis moskeo. Tiu konstruaĵo estis malkonstruita en 1820 kaj profitanta la ŝtonojn oni konstruis poste novan kirkon en la proksimeco. La orgeno alvenis en 1902. En 1919 dum militado inter hungaroj kaj rumanoj la kirko ruiniĝis, eĉ la turo falis al la altaro. En 1922 la kirko plene estis renovigita. En 2001 oni metis skulptaĵon pri Stefano la 1-a antaŭ la preĝejon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola laŭ placo. Malantaŭ la konstruaĵo estas videbla skulptaĵo pri Johano Nepomuko. Ĝi estis farita en 1804, sed origine ĝi staris ĉe la ponto. En mezo de la fasado malsupre estas la enirejo, la plej supre la turo altiĝas. Interne la ĉefaltaro, predikejo kaj mebloj estis faritaj en la 1820-aj jaroj.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]