Preĝejo Jesuo (Kirschkau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kirko Jesuo (Kirschkau))
La Jesuo-preĝejo de Kirschkau

La preĝejo Jesuo (germane: Jesuskirche) estas protestantisma preĝejo en Kirschkau, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 7-an de julio 1749 la kirschkau-a preĝejestro Jobst Götze kun kvar aliaj civitanoj petis de la landa suvereno grafo Henriko la 12-a de Reuß pli juna linio la permeson kolekti monon por novkonstruo de preĝejo. Henriko konsentis kaj reklamis siaflanke ĉe aliaj nobeloj. La lasta diservo en la malnova Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo celebratis en la 14. februaro 1751 kaj tuj poste komenciĝis la malkonstruo de la malnova ejo kaj fundamentoŝtonmeto por la nuna Jesuo-preĝejo. Arkitekto estis Johann Gottlieb Riedel el Schleiz, estante filo de bakisto kaj aŭtodidaktulo. Grafo Henriko okupiĝis persone kaj pri la fundamentoŝtono kaj pri la konsekrodatopreparoj (29.6.1753). Li pli kaj pli identiĝis kun la nova pregeĵo kaj ligoj restu kaj ankaŭ postmorte: fakte li ja entombigitis en 1784 en la Monta preĝejo (Schleiz) dume lia koro kaj la koro de la dua edzino Ferdinande (mortinta en 1822) troviĝas en Kirschkau rekte post la altaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La horizontala projekciaĵo estas ovala. La kvar alkonstruaĵoj en ĉiuj kompasdirektoj formas krucon. La interno estas hela kaj invitanta. Rimarkinda estas la por la 18-a jarcento tipa baroka altaro malantaŭ kiu troviĝas la ambono farita de Philipp Konrad Ehrhardt. Ties simetriaj suprenirejoj estas perfekta kadro por la tuta ensemblo. Aĵo unika kvazaŭ estas vindotablo. Sur ĝi vinditis malnuntempe beboj baptotaj. La orgeno de 1753 estas de Johann Tobias Hiebe (Schleiz). Ĉe la tombeja enirejo estas statuo de la dolorplena Jesuo (1766). La preĝejo estas stile grava monumento por la transiro de Rokoko al Klasikismo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Dehio, Georg: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, dua eldono, Deutscher Kunstverlag, München 2003, p. 699, ISBN 3-422-03095-6