Preĝejo Koro de Jesuo (Pécs-Somogy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Koro de Jesuo
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécs, iam Somogy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en ekstera urboparto de Pécs (en iam aparta vilaĝo Somogy [ŝomodj]).

Historio[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo Somogy jam en la 15-a jarcento funkciis preĝejo, kiu travivis eĉ la turkan dominadon. En 1829 ĝi estis malkonstruita pro la kaduka stato. En 1903 pli nova kirko estis konstruita. La orgeno alvenis en la sekva jaro. En 1979 plena renoviĝo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monteto inter arboj. En mezo de la fasado malsupre estas la enirejo, antaŭe larĝa ŝtuparo etendiĝas. La unusola turo altiĝas en mezo de la fasado. Post la fasado la navo etendiĝas, kiu finiĝas en kvarangula absido.

Kermeso okazas en dimanĉo post festo de Sankta Koro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.