Preĝejo Naskiĝo de Maria (Beled)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Naskiĝo de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Beled
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Szany
paroĥo paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Naskiĝo de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Beled.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko jam preĝejo kun la sama dediĉo funkciis en la tiama vilaĝo "Belud". Oni konstruis novan kirkon en 1738, ĝi grandparte estis rekonstruita en 1863. La orgeno alvenis en 1864 el Vieno.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. En mezo de la fasado la svelta turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. La simetrion rompas fenestro situanta nur dekstre, maldekstre estas nur memortabulo. La absido estas plurlatera kun apogpilieroj. Interne la galerio estas klasikisma, sed la mebloj, ĉefaltaro, predikejo estas barokaj. Sur la plafono estas freskoj.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.