Preĝejo Nia Sinjorino surmonte (Nordhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Mario-preĝejo en 2015

La Preĝejo Nia Sinjorino surmonte (germane: Frauenbergkirche, latine: Sanctae Mariae novi operis in monte) estas iama monakeja preĝejo kaj nuntempe la plej malnova paroĥa preĝejo en Nordhausen, Germanio, Sangerhäuser Straße nr 1a.

Historio[redakti | redakti fonton]

La interesega historio de tiu ĉi preĝejo kondukas onin reen ĝis la komencoj de la urbo en la frua Mezepoko. Tie ĉi ĉe la okcidenta rando de Goldene Aue sur malabrupte dekliviĝanta suda monteto, situanta tre proksime ĉe la rivero Zorge kaj ĉe trafiknodo malnova, jam en la dua mezo de la 8-a jarcento troviĝis karolida bieno. Do juste povas esti dirita ke la 17-a jarcento tie ĉi estis kvazaŭ la centro de la malnova urbo!

La Mario-preĝejo staris sur la poste imperia bieno antaŭ la muroj de la urbo kaj estis ĝis 1220 reĝa hereda preĝejo. Ĉirkaŭ la jaro 1230 venis la cistercianinoj. Post la altrudita Reformacio ĝi ŝanĝiĝis en 1536 al lernejo knabina, en 1557 estis malfondo de la konvento. Poste la ejoj estis urba porknabina lernejo kaj finfine malriĉulejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tipe romanikstila kolona baziliko konstruitis ekde 1150. En 1337 venis volbaĵoj super la ĝis tiam nur per plata plafono kovritan mezan navon. En 1480 la preĝejo gotikigitis kaj en 1713 barokigitis. Inter 1901-1911 la romanikaj fenestraj formoj rekonstruitis kaj la ŝanĝoj de la 18-a kaj de la 19-a jarcento forigitis.

Post la faligoj de bomboj en aprilo 1945 okdek procentoj de la preĝejo detruitis; restis nur la ĥorejo, la transepto kaj la okcidenta portalo de la longa navo. La interno komplete malestiĝis. Unue ŝajnis ke la komunistoj - laŭ la modelo de aliaj enurbaj preĝejoj damaĝitaj - forigu ankaŭ tiun ĉi historiegan konstruaĵon. Sed mirakle deciditis en 1954 rekonstruadoj. Tiel ĝis 1967 la transepto kaj ĥorejo refaritis kaj en la 3.7.1983 rekomenciĝis liturgia utiligo kun modernigita interna ekipaĵo kaj nova orgeno. Tamen daŭre regis inter la fideluloj iel la sento ke mankus la iama longa navo.

Rekonstruo de la longa navo[redakti | redakti fonton]

Nova ĉapitro arkitektura komenciĝis okaze de la Landa hortikulturekpozicio (LGS) en 2004. Jam antaŭe, en 2002, mecenato kaj malpraulo de la pastoro kaj kronikisto Friedrich Christian Lesser estis ebliginta enmeton de vitralo ĉe la malhela transirejo inter longa navo kaj transepto. Poste faritis abstrakciiginta reprodukto de la longa navo: ekde julio 2003 la vizitantoj povas ĝui fascinan simbiozon inter romanika transepto kaj 12 metrojn alta ŝtala konstruaĵo de sur la iama longa navo. La nove gajnita areo utiligatas por diversaj spektakloj redoninte al la Mario-preĝejo ĝian per bombaviadiloj amputitan parton.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 177-178

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]