Preĝejo Sankta Blazio (Nordhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko kun du malegalaj turoj
Interno kun ambono kaj orgeno
Ĥorejo

La Kirko Sankta Blazio (germane: Kirche St. Blasii) estas protestantisma preĝejo en Nordhausen, Germanio, placo Blasii-Kirchplatz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La du malegalaj turoj oblikvaj kune kun la turoj de la Katedralo Sankta Kruco karakterizas la urban silueton. Dum fulmotrondro la norda turo forbrulis en 1634 kaj anstataŭigitis poste per pli malalta tegmento tendoforma. En la suda turo troviĝis ĝis 1895 la loĝejo de la turisto, kiu de tie ĉi supere gvatadis por anonci eblajn fajrojn. Dum la tempo de la t.n. Reformacio la Blazio-kirko gravegis. La unua evangelia paroĥestro estis Johann Spangenberg. Lia prediko ekdeĵora de la 10.4.1524 impulson decidan donis por la disvastiĝo de la novaj ideoj religiaj enurbe kaj enregione. Grava paroĥestro je la komenco de la 18-a jarcento estis Johann Heinrich Kindervater, kiu ankaŭ prizorgis la bibliotekon kaj aktivis regionhistoriiste. Kiam en aprilo 1945 Nordhausen estis bombardita fare la Aliancanoj la nordorienta parto de la navo kaj ĉiuj vitraloj perdiĝis. Same malaperis la gravaj epitafoj por urbestro Michael Meyenburg kaj ties unua edzino (de Lucas Cranach la Maljuna). Almenaŭ kopio pendas hodiaŭ surloke.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ambono estas de la 16-a jarcento kaj havas reliefojn de la kvar evangeliistoj. La iam ekzistinta baroka ĉefaltaro kun bela ĥorseĝaro detruitis en 1945. Pro la perdo de ĉiuj vitraloj la artpentristo Martin Domke el Silezio komisiitis dizajnis novajn. La liva altareja montras la naskiĝon kaj la adoron de Jesuo Kristo, la malliva la resurekton de la Savinto. Faris la fenestrojn novajn 1949 la firmao Ferdinand Müller el Quedlinburg. La brilantaj koloroj tre dignigas la kirkon.

Pro la konstato de grandaj damaĝoj en la muraro en 2000 la kirko restis fermita ĝis 2004. Dume oni restaŭris la murojn kaj forigis malbonajn partojn en la tegmentaro; finfine oni muntis novan kampanilan trabaron.

Biblioteko St. Blasii-Himmelsgarten[redakti | redakti fonton]

En konekso kun la Blazio-kirko estas ankaŭ historie imponega biblioteko enhavanta 843 publikigitaĵojn en 374 volumoj; el ili estas 245 inkunabloj. La plejmulto aperis inter 1450 kaj 1550; 80 procentoj estas latinlingvaj kaj 90 procentoj presitis en Germanlingvio. Teologiaj temoj troviĝas en 470 libroj kaj filozofiaj titoloj ankaŭ klarigas onin pri la situacio de la Universitato de Erfurto en la Mezepoko malfrua. Bedaŭrinde ne malmultaj libroj perdiĝis en la jarcentoj 19-a kaj 20-a. Interesas ankaŭ la historiaj libroformatoj laŭ kiuj la biblioteko estas ordigita.

La Monaĥejo Himmelgarten de la Servistoj de Mario ekzistis ĝis 1525 proksime de Nordhausen. Aparte prioro Johano Pilearius meritis post 1490 pri la pligrandiĝo de la biblioteko. En 1552 la libroj venis en la posedon de la Blazio-kirko. La unua katalogo faritis fare de paroĥestro Johann Kindervater en 1717. La lasta libroakirko iĝis en 1806. Ŝokitis en 1879 la filologo Richard Rackwitz kiam li trovis la librojn en malbonega stato en la sakristio; li faris novan katalogon kaj provis iomete restaŭri kelkajn librojn. Dum la Dua mondmilito la biblioteko troviĝis en minejo, ekde 1974 en Naumburg kaj ekde 1989 en Wittenberg. Reveno hejmen realiĝis nur en la jaro 2014-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]