Preĝejo Sankta Georgo (Zalaszentgyörgy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Georgo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaszentgyörgy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Zalaegerszeg
paroĥo en Bagod
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zalaszentgyörgy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la romanika preĝejo el la 13-a jarcento estis 12,5 metrojn longa, 7 metrojn larĝa kun duonronda sanktejo. En la sekva jarcento la sanktejo malkonstruiĝis kaj pli nova gotika sanktejo estis konstruita kun pilieroj. Ankaŭ la navo pligrandiĝis. 3 romanikaj fenestroj retis, sed aldoniĝis 4 gotikaj fenestroj. En fino de la turka dominado la turkoj iom faris ruina la preĝejon. En 1756 ĝi barokiĝis. En 1961 vandale oni faris grandajn fenestrojn, inter 1975-1993 la preĝejo estis plene renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en la vilaĝa tombejo. En mezo de la fasado la mezepoka enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. Malantaŭ la fasado la navo etendiĝas, la absido estas oklatera. Sakristio aliĝas al la absido. En la sanktejo estas videbla sidniĉo kun kapo de Kristo. Interne nur fragmentoj restis el gotikaj freskoj kaj sekpentraĵoj, sed foje oni trovis ankaŭ renesancajn motivojn. Laŭ arkeologoj la internaj muroj estis pentritaj de alteco de genuo.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo de la 24-a de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.