Preĝejo Sankta Georgo (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Sankta Georgo
Kirko Sankta Georgo en Sopron
Kirko Sankta Georgo en Sopron
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Sankta Georgo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Sopron, en la urbomezo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble en tiu loko la romianoj havis tie kapelon. Ŝajnas, ankaŭ la hungaroj konstruis poste katolikan kapelon. La unua kirko konstruiĝis inter 1380-1430, sed kelkaj supozas, ke tio okazis iomete pli frue. Inter 1555-1673 protestantoj profitis la preĝejon, ili konstruis interne galerion. Baldaŭe la jezuitoj akiris la kirkon. En 1676 incendio okazis, poste ĝi barokiĝis, en 1685 oni oni konstruis flankajn kapeletojn. Interne la stukoj estis faritaj en 1705. En 1761 nova ĉefaltaro estis kreita. La turo estis malkonstruita en 1881, sed en la sekva jaro la pli nova turo jam pretiĝis. En la kirko funkcias la plej malnova orgeno de la lando ekde 1633, sed en 1734 ĝi renoviĝis, en 1957 ĝi trakonstruiĝis. En 1944 bombo parte detruis la kirkon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas inter domoj laŭ la trotuaro. La nuna fasado estas videbla ekde la 17-a jarcento, tamen restis 2 gotikaj reliefoj. Meze de la navo malsupre duobla pordo funkcias. Interne ĉe la sanktejo mezepokaj freskoj restis. La altaraj bildoj estis pentritaj en 1764. La mebloj devenas ĉefe el la 18-a jarcento.

La duobla enirejo

Kermeso okazas en la 24-an de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vido al la ĉefaltaro
Interno de la kirko