Preĝejo Sankta Johano (Angelhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Preĝejo Sankta Johano en Angelhausen

La Preĝejo Sankta Johano (germane: Kirche St. Johannis) estas paroĥa preĝejo en Angelhausen, urboparto de Arnstadt.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kerno de la preĝejo datumas de ĉ. la jaro 1200-a. En la unua duono de la 18-a jarcento oni malkonstruis la apsidon, novaranĝis la ĥorejon kaj instalis galeriojn. De 1857-60 estis pligrandigita la longa navo okcidenten kaj oni enmetis po 3 rektangulajn fenestrojn ĉe la suda kaj norda flankoj. La portalo ĉe la norda muro surmasonitis. Restaŭradlaboroj daŭris de 1994-2006 post longa neuzado.

En la tura teretaĝo estas ebene tegmentita altarejo kun triumfarko. En 1936 la orienta parto de la altarejo per septo separitis disde la resto kaj ekuzitis por funebraj ceremonioj. La inventaro estas grandparte de post 1860. Sude kaj norde troviĝas duetaĝaj galerioj, la unuetaĝa galerio okcidente havas orgenfasadon. Konservitis triptiko (malfrua 15-a jarcento) montranta madonon kun la infaneto flankita de Sankta Barbaro kaj alia sanktulino sen atributo. Dekstre videblas tri aliaj sanktuloj, verŝajne Petro, Johano kaj Jakobo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La proksima Nikolao-preĝejo surmonte, en Angelhausen-Oberndorf

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Georg Dehio: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag, 2003,ISBN 3-422-03095-6, p. 36