Preĝejo Sankta Ladislao (Peremarton)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Ladislao
Aerfoto pri la preĝejo Sankta Ladislao en Peremarton
Aerfoto pri la preĝejo Sankta Ladislao en Peremarton
filial church • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Berhida, kvartalo Peremarton
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrua romaniko, frua gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita nur el ŝtonoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Berhida, en la urbocentro, en kvartalo Peremarton, kiu iam estis memstara vilaĝo[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo unuafoje menciiĝis en 1363. Dum dominado de turkoj la preĝejo iom difektiĝis, tial ĝi estis kelkfoje renovigita, ekzemple en 1759. Pli frue la protestantoj uzis ĝin, sed post la turka erao la katolikoj reakiris la konstruaĵon. En 1759 ĝi estis iomete barokigita. En 1964 la preĝejo renoviĝis. En 1985 tertremo okazis, tamen la mezepoka preĝejo restis stabila.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la ĉefstrato. La fasado estas la larĝa kvadrata turo, la malantaŭa navo estas nur iomete pli larĝa. La sanktejo estas plurlatera, la apuda sakristio estas kvadratforma. Menciindas, ke eĉ la tegmento estis konstruita el ŝtonoj, tie katakombo kaŝiĝas, sed ties celo estas neklara. La baroka ĉefaltaro kaj la predikejo pretiĝis en la 18-a jarcento. Sur la internaj muroj restaĵoj de freskoj estas videblaj el nekonata tempo.

Aerfoto pri la preĝejo

Kermeso okazas la 27-an de junio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]