Kirko Sankta Triunuo (Bad Langensalza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Interno de la Tombeja kirko en Bad Langensalza.
La kirko fotita de oriente, ĉe belvidejo nomata Okulo de Arguso.

La sentura Kirko Sankta Triunuo (germane: DreifaltigkeitskircheGottesackerkirche) estas koncertkirko en Bad Langensalza ĉe la enirejo al la ĝardeno Aboretum, situante en norduesta parto de la ĉirkaŭfortikaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rektangula kirko faritis inter 1734-39 el la travertinŝtonoj de la dum la Tridekjara milito detruita Mario-kirko. Ankaŭ la romparka portalo okcidente originas de tie kaj servas kiel enirejo al la kriptoj. Unue tiu ĉi grundo apartenis al la monakejo de la aŭgustenanoj, ĝis kiam en la 16-a jarcento faritis la urba tombejo surloke. La okcidenta parto venis en la posedon de la tukfarista gildo kiu vendis ĝin al la urbo den la 1733-a jaro. En la kartuŝo super la orienta ĉefa portalo memoratas la patroneco de duko Christian von Sachsen-Weißenfels kiu instigis la konstruon de la kirko. La kostojn surŝultrigis la urbo, la burĝoj kaj la gildoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al la sobra, simetrie farita ekstero surprizas onin la interno de la hala kirko per riĉaj barokaĵoj, kun duetaĝaj galerioj el ligno kaj ambonoaltaro de 1734. La volbaĵo tre pompe faritis per pentraĵoj barokaj en ovalaj medalionoj kaj stukaĵoj. Apartenas al la interno ankaŭ la reliefo de madono el la pereinta Mario-kirko, du barokaj epitafoj kaj orgeno de 1869. En 2008/09 estis ampleksaj restaŭradlaboroj; de post tio la tombeja kirko denove brilas kaj funkcias kiel koncertkirko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 26