Preĝejo Sankta Vincento de Paul (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Sankta Vincento de Paul
Paroĥa kirko Sankta Vincento de Paul en Budapeŝto
Paroĥa kirko Sankta Vincento de Paul en Budapeŝto
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Ferencváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
paroĥo loke
Dato de konsekro 1936
Konsekrinto Jusztinián Serédi
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 224 sidlokoj, resume 2000 homoj
Alto 50 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Sankta Vincento de Paul estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Ferencváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1875 en la proksimeco ekde 1875 la monaĥoj funkciigis lernejon, post jaroj ankaŭ infanĝardenon. Ili konstruis ili konstruis preĝejon kaj monaĥejon. En 1930 paroĥo formiĝis. La preĝejo konstruiĝis en 1928, samtempe paroĥo kreiĝis. Post 2 jaroj la katolikoj akiris parcelon, kie oni konstruis la nun videblan kirkon en la jaroj 1935 kaj 1936. Apude paroĥejo konstruiĝis post 2 jaroj. La orgeno estis kreita en 1943, en 1985 ĝi trakonstruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ la trotuaroj de vojkruciĝo. La fasado estas malsimetria, dekstre kaj iomete malantaŭe la kvadrata turo altiĝas. En mezo de la ĉefnavo estas la enirejo, kiun kovras 3 arkadoj. Super la arkadoj granda fenestrorozo situas, sed antaŭe kalkaskulptaĵo pri Sankta Vincento de Paul estas videbla fare de Jenő Bory. La ĉefnavo havas krucnavon, la absido estas duonronda. Ĉe la absido funkcias la sakristio kaj urnejo (kie oni disŝutas kaj ne gardas la cindrojn), ili estas konektitaj per koridoro.

En mezo de la ĉefaltaro mozaiko estas videbla. La 5 fenestrobildoj de la sanktejo prezentas Sanktan Vincenton. Fenestrobildoj de la navoj prezentas la hungarajn sanktulojn. La predikejo estis farita el ŝtonoj kaj marmoroj. En 2015 László Dinyés pentris la alan altaron.

Kermeso okazas en la 27-an de septembro. En la kirko oni aranĝas foje koncertojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]