Preĝejo Stefano la 1-a (Fajsz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Fajsz
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Fajsz
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fajsz
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Hajós
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Petrovácz
Konstruado
Specifo
Longo ĉefnavo: 48 m; krucnavo 17 m
Larĝo ĉefnavo: 14,5 m; krucnavo 14,5 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Fajsz.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Fajsz jam dum la mezepoko preĝejo funkciis, kiu iom ruiniĝis dum dominado de turkoj. En 1750 pli nova preĝejo estis konstruita, sed pro fulmotrafo ĝi malkonstruiĝis en 1908. La nun videbla novromanika preĝejo estis konstruita inter 1909 kaj 1910. La orgeno estas aŭdebla de 1911.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, sed antaŭe skulptaĵo pri Sankta Triunuo estas videbla. Sur la ekstera muro 2 memortabuloj memorigas pri falintoj de la mondomilitoj. En mezo de la fasado estas la enirejo, dekstre alta turo altiĝas. Malantaŭ la fasado la ĉefnavo etendiĝas, la kruciĝanta alia flankonavo estas malpli granda. Menciindas du pentritaj vitraj fenestroj pri Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.