Preĝejo Vizito de Maria (Újlak)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Vizito de Maria
Preĝejo de Vizito de Maria en Budapeŝto
Preĝejo de Vizito de Maria en Budapeŝto
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
paroĥo loke
Dato de konsekro 1706, 1825
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Kristóf Hamon (komence)
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Vizito de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en loĝkvartalo Újlak.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la turka dominado (1686) precipe bavaroj alvenis, kiuj konstruis preĝejeton en 1705. En la sekva jaro ĝi iomete trakonstruiĝis. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1746-1759, sed la turo komencis sinki. Oni malkonstruis ĝin kaj nova turo konstruiĝis en 1765. En 1774 la preĝejo ricevis kopian bildon de Lucas Cranach. Post 5 jaroj la 7 flankaj altaroj pretiĝis. En 1793 fulmo trafis la turon, en 1875 pluvego kaŭzis difektojn, tial en 1877 oni renovigis la preĝejon. En 1799 nova ĉefaltaro konstruiĝis. En 1925, poste en la 1990-aj jaroj denove oni renovigis la preĝejon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas ĉe stratoangulo. En mezo de la fasado troviĝas la enirejo, sed la turo estas flanke. Interne la plej menciinda pentraĵo estis pentrita en 1798 kaj ĝi prezentas Ave Maria-n.

Kermeso okazas en la 2-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vido al la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.