Preĝejo de Endormiĝo de Dipatrino (Zvenigorod)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko de Endormiĝo de Dipatrino

Kirko de Endormiĝo de Dipatrino (ruse Успенский собор на Городке) estas ortodoksisma preĝejo en urbo Zvenigorod (Moskva provinco, Rusio) konstruita ĉe limo de 14-a kaj 15-a jarcentoj (13991401). Ĝi situas en plej malnova urboparto Gorodok sur remparo de estinta fortikaĵo (kremlo) de Zvenigorod.

La kirko estas unu el plej malnovaj konstruaĵoj de Moskva provinco kaj apartenas al arkitektura heredaĵo de Rusio kaj tuta mondo. Ĝi restis de epoko kiam urbo Zvenigorod estis centro de aparta subprinclando de Moskvo kaj sukcese konkuradis kun Moskvo por esti ĉefurbo (dum regado de princo Jurij).

En la preĝejo restis murpentraĵoj de Andreo Rublov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]